Zabol

urbo en Irano

Zabol (perse زابل) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Provinco Sistano kaj Baluĉistano, en orienta Irano.

Zabol · زابل
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Sistano kaj Beluĉistano
Telefonkodo 0542
Demografio
Loĝantaro 134 950  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 2′ N, 61° 30′ O (mapo)31.03055555555661.495Koordinatoj: 31° 2′ N, 61° 30′ O (mapo) [+]
Alto 483 m [+]
Horzono UTC+03:30
Zabol · زابل (Irano)
Zabol · زابل (Irano)
DEC
Zabol · زابل
Zabol · زابل
Situo de Zabol · زابل

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zabol [+]
vdr
Prezidenta palaco

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Zabol situas en alteco de montetoj ĉe Hamun-lago en proksimo de Afganistano, sed ankaŭ Pakistano estas ne tro for. La Lago Hamun estas laŭsezona lago, kiu ofte estas seka. Zabol troviĝas 181 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Zahedano, 297 kilometrojn de alia provinca ĉefurbo Birĝando, 1068 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

 
Rekonstruita citadelo

Historio redakti

En proksimeco de Zabol troviĝas multe da arkeologiaj restaĵoj, parte nekonataj. La loknomo dum la historio estis Sistan ĝis la malfruaj 1920-aj jaroj, poste Zabol fare de Reza Ŝaho Pahlavi. La urba statuso estiĝis en 1928.

Ekonomio redakti

Ĉirkaŭaĵo de Zabol estas irigaciita per rivero Hirmand. En la urbego universitatoj funkcias.

Trafiko redakti

 
Scienca fakultato en Zabol
 
Agrikultura fakultato en Zabol

Al Zabol kuras 3 ĉefvojoj el Zahedano, Birĝando kaj Afganistano. Preter Zabol kuras ĉefvojo el Afganistano, kiu disponigas aliron al la Persa Golfo ĉe Ĉahbahar. Apud la urbego flughaveno troviĝas.

Klimato redakti

Zabol situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh). Precipitaĵo en la jaro estas nur po 58 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. En la areo de Zabol la vento blovas de nordo ĝis sudo persiste 120 tagojn, tio estas estas polvoŝtormo. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C, tamen la klimato estas ege ekstrema. Somere foje estas 50 °C, vintre foje −20 °C. Pro la polvoŝtormoj Zabol havis la plej malpuran aeron en la mondo en 2016.

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj arkeologiaj restaĵoj

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans
 
Arkitektura fakultato en Zabol

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo] (perse