Zăbala

vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Zabola)

Zăbala [zəbala] (hungare Zabola) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivereto de Zăbala sude de Târgu Secuiesc. Apartenas al la komunumo la vilaĝoj: Pava, Peteni, Surcea, Tamaşfalău.

Loko de Zabala en Rumanio.

Loĝantaro redakti

En 1910 Zabola havis 3 166 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 3 555 (hungaroj, rumanoj).

Historio redakti

Ĝia unua mencio skribe estas en 1466. Ĝi estis sikula vilaĝo en Orbai-seĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Zabola apartenis al Hungario, (Háromszék). En ĝia kalvinana preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno kun 98 kasonoj faritaj de nekonata artisto. La kasonoj en la navo kaj super la sanktejo estis faritaj en 1772.

Fonto redakti

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

Ĝemelkomunumo redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti