Fariza

(Alidirektita el Zafara)

Fariza estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco, proksime al la Natura Parko Arribes del Duero. Fariza estas devena etimologie el araba radiko Fariza ĉu pri ĉevalo ĉu pri kampo.

Fariza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49213
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 494  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 6° 16′ U (mapo)41.418055555556-6.2666666666667Koordinatoj: 41° 25′ N, 6° 16′ U (mapo) [+]
Alto 701 m [+]
Areo 90,21 km² (9 021 ha) [+]
Fariza (Provinco Zamoro)
Fariza (Provinco Zamoro)
DEC
Fariza
Fariza
Situo de Fariza
Fariza (Hispanio)
Fariza (Hispanio)
DEC
Fariza
Fariza
Situo de Fariza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fariza [+]
vdr
Fariza en la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Badilla, Cozcurrita, Fariza, Mámoles, Palazuelo de Sayago, Tudera kaj Zafara, okupas totalan areon de 90,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 489 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 52 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Cozcurrita, Badilla, Argañín, Freixiosa (Portugalio), Tudera, Mámoles, Palazuelo de Sayago kaj Zafara.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (Natura Parko Arribes del Duero).

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ redakti