Zagir Aruĥov

dagestana politikisto, ĵurnalisto kaj filozofo

Zagir ARUĤOV (ruse Заги́р А́рухов, naskiĝis la 14-an de julio 1960 — mortis la 20-an de majo 2005) estis dagestana ministro, ĵurnalisto kaj filozofo.

Zagir Aruĥov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1960 (1960-07-14)
en distrikto Derbenskij (Дербе́нтский), Dagestana ASSR,  Sovetunio
Morto 20-an de majo 2005 (2005-05-20) (44-jaraĝa)
en Maĥaĉkala
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater fakultato de ĵurnalismo de la Moskva ŝtata universitato
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Aruĥov finis fakultaton de ĵurnalistiko de Moskva universitato, laboris en dagestana televido, en la Ministerio pri nacia politiko, informo kaj eksteraj ligoj de Dagestano kaj post la pereo de Magomedsaliĥ Gusajev en somero de la jaro 2003 li estis nomumita kiel ministro. Aruĥov estis "kandidato" (rusia ekvivalento de PhD) pri filozofiaj sciencoj, li administris katedron de televido ĉe fakultato de ĵurnalistiko en Dagestana Ŝtata Universitato.

Li havis tri filinojn kaj filon.

Morto redakti

Zagir Aruĥov pereis en Maĥaĉkala rezulte de eksplodo en perono de domo numero 31 en strato Alieva, kiu okazis je la 20-an de majo de 2005 ĉirkaŭ 20:00.

Laŭ datumo de eskplodteknika ekspertizo, potenco de la eksplodilo, situigita en perono de domo, kie loĝis ministro pri nacia politiko, informo kaj eksteraj ligoj de Dagestano Zagir Aruĥov, estis de ses ĝis dek kilogramoj en trotila ekvivalento.

Eksplodo en la perono detruis ŝtuparojn ĝis tria etaĝo. Agentoj de la Ministerio pri ekstremaj situaciuoj pere de fajrestingista ŝtuparo evakuis el la domo pli ol 60 homojn, ĉar tiuj ne povis eliri el siaj loĝejoj. Ili estis loĝigitaj en hotelo "Leningrad" centre de Maĥaĉkala.

Peze vundita gardisto de la ministro mortis survoje en hospitalon. Kvin infanoj ricevis vundojn de diversa pezeco. Ili ĉiuj estis hospitaligitaj.

Informo-fontoj redakti

La artikolo estas farita laŭ informo de Novaĵoj el Rusio Arkivigite je 2006-04-13 per la retarkivo Wayback Machine