Zagrebo (historia departemento)

(Alidirektita el Zagreba ĵupo)

Zágráb (zAgrAb) estis historia reĝa departemento en la sud-okcidenta parto de la Hungara Reĝlando, pli precize en meza parto de Kroatio-Slavonio, kroate: Zagrebačka županija. Tie estas la ĉefurbo, kiu havas la saman nomon.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Zágráb
Zagrebo, dekstre monumento de banuso Jelacic
Fondinto de Zagrebo: Ladislao la 1-a
Rivero Una.

Demografio redakti

Laŭ la censo de 1910

La ceteraj estas plimulte slovenoj.

Administracio redakti

Estis 15 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:

La departemento estis ĉenero inter apudmara regiono kaj Sava-Dravo regiono, ĝi estis precipe montara. Gravaj riveroj estis Sava, Kupa kaj Una, la lasta estas ankaŭ limorivero.

En 1091 Ladislao la 1-a iĝis ne nur hungara, sed ankaŭ kroata reĝo. Li fondis episkopejon en Zagrebo en 1094. Poste formiĝis ankaŭ la departemento. La ĉiama hungara reĝo respondecis ankaŭ pri Kroatio, kies ĉefurbo iĝis Zagrebo. En 1526 la hungara armeo malvenkis de la turkoj en Mohács. Sekve grandajn partojn de ambaŭ landoj la turkoj okupis. La restaĵo pluvivis sub dinastio de Habsburgoj. Regiono de Zagrebo iĝis fronto de aŭstra-turka militado. La aŭstroj are venigis serbojn en la militan zonon. Ili ne pagis imposton, sed ili devis defendi la landon.

Post 1918 la departemento apartenis al SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando), poste al Jugoslavio. Dume dum la Dua Mondmilito ĝi apartenis al Kroatio. Ekde 1991 ĝi denove apartenas al Kroatio.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti