Malfermi la ĉefan menuon

Zagros-montara arbarstepo

Tersupraĵa ekoregiono en Irako, Irano kaj Turkujo en la biomo mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Situo de la ekoregiono.
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.
Situo de la Irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejo.

La zagros-montara arbarstepo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj precipe de okcidenta kaj suda Irano, sed ankaŭ de norda Irako kaj sudorienta Turkujo.

La organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis la ekoregionon en la irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejon.

PriskriboRedakti

Tiu arbarstepa ekoregiono okupas 397 800 da kvadrataj kilometroj en Zagros-Montaro, ekde la landolimo inter Turkujo, Irako kaj Irano ĝis la centro kaj la sudo de tiu ĉi lando.

La arbaraj kaj arbarstepaj areoj de Zagros-Montaro havas duonaridan mezvarman klimaton, kun jara precipitaĵo kiu varias inter 400 kaj 800 mm, plejofte okazanta vintre kaj printempe. La vintroj estas severaj, kun vintraj minimumaj temperaturoj ofte sub -25°C, kaj superreganta ekstrema somera sekeco. La ekoregiono estas ekzemplo de la kontinenta varianto de la mediteranea klimato, kun neĝa malvarma vintro kaj malsevera pluva printempo sekvata de seka somero kaj aŭtuno [1].

La limoj de la ekoregiono estas konformaj al la realaj kaj supozataj klimaksaj areoj de du zonoj kiel klasifikitaj de Zohary [2] en ties biogeografia mapo de Mezoriento : la kserofila decidua stepa arbaro de Quercetea brantii, kaj la apudaj (plej okcidentaj) ekstremoj de la reala kaj supozata klimaksa areo de la Pistacia-Amygdalus stepa arbaro.

FlaŭroRedakti

Kvankam nuntempe degradita kaŭze de senarbarigo kaj troa paŝtado, la ekoregiono gastigas riĉan kaj kompleksan flaŭron. Restaĵoj de la origine vasta kverko-dominata duonarbaro ankoraŭ estas troveblaj, same kiel la parkecaj pistacio-migdalujo-stepoj. La prapatroj de multaj komunaj nutraĵoj, ampleksante la tritikon, la hordeon, la lenton, la migdalujon, la juglandujon, la pistacion, la prunujon, la granatujon kaj la vinberujon estas troveblaj vegetante sovaĝe en la montaro [3]. Zohary [4] montris ke Zagros-Montaro estas la origina fonto de iuj specioj, kiaj Quercus libani kaj Q. boissieri, kiuj nuntempe ankaŭ troviĝas en iuj mediteraneaj montaroj. Li rimarkigis ke Iran estis centro de estiĝo de granda nombro da specioj kaj genroj kiaj Astragalus, Euphorbia, Acanthophyllum, Salvia, Heliotropium, kaj Centaurea.

La zagros-montara arbarstepo precipe konsistas en deciduaj arbojarbedoj kun densa subarbaraĵo de stepa vegetaĵaro. La dominantaj specioj apartenas al genroj kverko kaj pistacio kaj kelkaj aliaj. En la nordaj ekstemoj de la montaro, malpli altaj altitudoj (400m to 500m) gastigas plantokomunumojn dominatajn de Astragalus spp., Salvia spp., aŭ aliaj je pli alta altitudo (700m to 800m). Arbaroj aŭ arbaraj restaĵoj de Quercus brantii kaj/aŭ Q. boissieri troviĝas je altitudo de ĉirkaŭ 1 700 m. Super la arbarlimo (1 900m al 2 000m) aperas relative vasta zono de subalpa vegetaĵaro.

 
Vojo al Ŝadegano, Irano.

Pli sude laŭlonge de la montaro, la arbaro malpliriĉiĝas kaj pli riĉa stepa flaŭro disvolviĝas inter la arboj. Arbaraj restaĵoj precipe konsistas el Quercus persica kaj, ĝis altitudo de 2 400 m, kserofita arbaro de Quercus spp., Crataegus spp, migdalujo (Prunus amygdalus), Celtis kaj Pyrus spp superregas. Sub 1 400 m, la vegetaĵaro estas stepa, kun superregantaj arbustoj.

La persa kverko Quercus brantii (kovrante pli ol 50% de la zagrosa arbara arealo), estas la plej grava arbospecio de Zagros-Montaro en Irano [5].

FaŭnoRedakti

 
Vilaĝo Ŝadegano kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo.

Zagros-Montaro konstituas koridoron por la sudena disvastiĝo de nordaj faŭnaj elementoj [6].

Zagros-Montaro tradicie subtenis riĉan variecon de mamuloj, inkludantaj la brunan urson (Ursus arctos), la azian nigran urson (U. thibetanus), la sovaĝan kapron (Capra aegrarus), la muflonon (Ovis orientalis), la grizan lupon (Canis lupus), la leopardon (Panthera pardus) kaj diversajn sovaĝajn katojn. La afgana vulpo (Vulpes cana), unu el la plej maloftaj vulpoj en la mondo, vivas en la montaroj areoj de Kermano kaj Fars. La krize minacata persa damao (Dama dama ssp mesopotamica), antaŭe komuna en Irano, estis supozite formorta ĝis la 1950-aj jaroj kiam malgranda populacio estis malkovrata en la okcidentaj piedmontetoj de Zagros-Montaro. Aliaj mamuloj kiuj estis registrataj en la sudokcidenta parto de la ekoregiono estas : la ora ŝakalo (Canis aureus), la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), la foino (Martes foina), la iĥneŭmona herpesto (Herpestes ichneumon), la hieno (Hyaena hyaena), la ĝangala kato (Felis chaus) kaj la apro (Sus scrofa).

La malgranda kriaglo (Aquila pomarina) kaj la reĝa aglo (A. chrysaetos) nestumas en la arbarkovrataj montetoj kaj montaraj regionoj de norda kaj okcidenta Irano. En areoj de duonarida stepo, la tipa avifaŭno ampleksas la ĉukaron (Alectoris chukar), la rokperdrikon (Alectoris graeca), la mezorientan perdrikon (Ammoperdix griseogularis), la grandan otidon (Tetrax tetrax), la makkvinan otidon (Chlamydotis undulata), la nigraventran stepkokon (Pterocles orientalis) kaj la monaĥvulturon (Aegypius monachus).

Kvin taksonoj de lacertuloj estas endemiaj en Zagros-Montaro kaj en la apudaj montaroj de Anatolio [7].

Minacoj kaj konservadoRedakti

En la zagros-montaraj areoj kie okazas pluvnutrata kultivo kaj paŝtado, la natura vegetaĵaro estas reduktita ĝis restaĵoj de la iama arealo. Troa paŝtado kondukis al ŝanĝoj je vegetaĵara konsisto, rezultante en malpliiĝo de la origina duonarbaro kaj pliiĝo de veprejoj kaj dornaj arbustetaroj. Pliigita degrado estas videbla eĉ en dense arbarkovrataj areoj de Zagros-Montaro kaj specioj kiuj estas pli rezistemaj al paŝtado kaj hakado estas anstataŭintaj la originajn speciojn kiajn Carpinus spp. kaj Quercus spp., en multaj lokoj.

Ekde la malkovro de populacieto de Dama dama ssp mesopotamica, reenkondukaj kaj bredadaj projektoj estas komencitaj en nordokcidenta Irano kaj pluraj aliaj landoj. Tamen en 1988, la lasta sovaĝa populacio estis kvazaŭ formortanta.

Ekzistas iuj protektataj areoj en Zagros-Montaro. La Biosfera rezervejo Arjan kovras proksimume 65 750 da hektaroj je la sudokcidentaj flankoj de la montaro. Tiu rezervejo altitude varias ekde 825 m ĝis 3 219 m kaj enhavas diversajn vivejojn kaj mamulajn speciojn. Sciencaj kaj esploraj agadoj estas inkludintaj ekologiajn ampleksajn studojn kaj birdo-registradojn. La Protektejo Muteh situas je la orienta flanko de Zagros-Montaro, ĉirkaŭ 100 km sude de Ĥomo en la norda Provinco Isfahano. Kovrante 200 000 da hektaroj kaj havante altitudo-intervalon de 1 572m ĝis 3 264m, ĝi ampleksas aridajn montarajn kaj stepajn vegetaĵaron kaj estas grava protektata areo por pli grandaj mamuloj kaj avifaŭno.

ReferencojRedakti

 
Montara pejzaĝo de la iraka Kurdujo.
 
Kverko en Zagros-Montaro, orienta Kurdujo, apud Merivano.
  1. angle (1986) “A synopsis of the vegetation in Iran”, Contributions to the vegetation of Southwest Asia, p. pp 9–43. Alirita 5 May 2012.. 
  2. angle Zohary, M. 1973 : Geobotanical foundations of the Middle East, Vol.1, Gustav Fischer Verlag, Stuttgart, Germanujo.
  3. angle COWAN, edited by C. Wesley. (2006) The origins of agriculture : an international perspective. Tuscaloosa, Ala.: University of Alabama Press. ISBN 0-8173-5349-6.
  4. Zohary M. 1973
  5. angle Plant species in Oak (Quercus brantii Lindl.) understory and their relationship with physical and chemical propertiesof soil in different altitude classes in the Arghvan valley protected area, Iran. Caspian Journal of Environmental Sciences, 2013, Vol. 11 No.1, pp. 97~110 (2013). Alirita 10 April 2014.
  6. angle Anderson, S. C. 1999 : The lizards of Iran, Society for the Study of Amphibians and Reptiles, St. Louis, Missouri, Usono.
  7. Anderson, S. C. 1999

Vidu ankaŭRedakti


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj   Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj   Belgio,   Danio,   Francio,   Germanio,   Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (  Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj   Bulgario,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Rumanio,   Serbio (  Kosovo),   Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj   Danio,   Germanio,   Pollando,   Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj   Portugalio,   Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj   Azerbajĝano,   Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj   Armenio,   Azerbajĝano,   Kartvelio,   Rusio,   Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj   Irlando,   Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj   Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj   Aŭstrio,   Belorusio,   Ĉeĥio,   Germanio,   Litovio,   Moldavio,   Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj   Nord-Koreio,   Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo   Ukrainio,   Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj   Albanio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Kroatio,   Italio,   Montenegro,   Serbio,   Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj   Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido   Bulgario,   Kartvelio,   Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj   Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Andoro,   Francio,   Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj   Belorusio,   Estonio,   Norvegio,   Latvio,   Rusio,   Finnlando,   Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj   Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj   Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj   Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj   Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj   Aŭstrio,   Ĉeĥio,   Francio,   Germanio,    Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo   Irako,   Irano,   Turkio

Eksteraj ligilojRedakti