Kongo (rivero)

rivero en centra Afriko
(Alidirektita el Zairo)

Kongo estas la plej granda rivero en centra okcidenta Afriko. Ĝi estas la dua plej longa rivero en Afriko (post Nilo) kaj unu el plej longaj en la mondo, kun longeco de 4 380 km. Se oni konsideras la riveron Ĉambeŝi kiel ĝian fonton, la longeco fariĝas 4 700 km. La rivero kaj ĝiaj enfluriveroj fluas tra la dua plej granda pluvarbaro en la mondo, nome la Kongaj arbaroj; nur la Amazona Pluvarbaro estas (multe) pli granda.[1] Ĝi ankaŭ havas la duan plej grandan fluaĵon en la mondo, post Amazono (kun 41 300 m³/s. Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo), kaj la duan plej grandan akvodislimon el ĉiuj riveroj, same post la Amazona Rivero, kaj ete antaŭ Misisipo. La rivero Kongo ankaŭ donis sian nomon kaj al la Demokrata Respubliko Kongo kaj al la Respubliko Kongo. La rivero apartigas la du ŝtatojn, nome temas pri internacia rivero kiu funkcias tie kiel landlimo inter ŝtatoj. Ekde 1971 ĝis 1997 la registaro de la tiam nomita Zairio nomis ĝin Zairo.

Kongo
Kongo-baseno
rivero
Bazaj informoj
Longeco 4 374 km
Akvokolekta areo 3 680 000 km²
Averaĝa trafluo 41 800 m³/s
Fluo
Fonto Bojomaj Akvofaloj
- Alteco super marnivelo 1 590 m
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
Geografio
Regionoj Kongo Centra
Alfluantoj Inkisi River, Kasai, Lefini River, Rivero Sangha, Ubangi, Tshuapa River, Lomami River, Lualaba, Ĉambeŝi, Lukugo, Luvua River, Aruvimi, Itimbiri River, Luvu, Alima, Ambe River, Rivero Lulonga, Ikelemba, Q3193787, Kwilu, Lilo (left tributary of the Lwalaba), Lindi, Lowa (Kivu/Maniema), Lufimi, Lwika, Q22372019, Molua, Mongala River, M'pozo River, Ndjili River, Nsele River, Ruki, Ulindi River, Lukunga River, Likouala-Mossaka, Q22357659, Kambu, Likouala aux Herbes kaj Gobari
Rivero en Afriko
vdr

Ties akvokolekta baseno drenas etendon de 3 700 000 km², kiu estas pli ol la dekono de la areo de la tuta Afriko kaj kiu inkludas la teritoriojn de la Demokratia Respubliko Kongo kaj de la Respubliko Kongo, same kiel grandan parton de la Centrafrika Respubliko kaj parton de la teritorioj de Zambio, Angolo, Tanzanio, Kameruno kaj Gabono. La rivero Kongo estas la plej profunda de la mondo kun zonoj de ĝis 230 m proksimume.[2]

Nomoj redakti

 
La portugala esploristo Diogo Cão estis la unua eŭropano kiu registrite trairis la enfluejon de la rivero.

Antaŭ la koloniigo de la regiono fare de portugaloj, indiĝenoj nomis la riveron NzereNzadi, kiu en la lingvo de la etno bakongo signifas «la rivero kiu englutas la aliajn riverojn». La portugala esploristo Diogo Cão, kiu estis la unua eŭropano kiu trairis la enfluejon de la rivero, nomis ĝin rivero Zaire, pro misformigo de la nomo uzita de indiĝenoj. Tiu nomigo restis inter eŭropanoj ĝis la 18-a jarcento, kiam ekestis nomita rivero Kongo, laŭ la etno kongo aŭ bankongo, kiu estis hegemonia en preskaŭ la tuta baseno de la rivero.[3]

Inter 1971 kaj 1997, la registaro de Zaire, nomon kiu havis la Demokratia Respubliko Kongo dum la diktatoreco de Mobutu Sese Seko, klopodis ŝanĝi la nomon de la rivero Kongo al rivero Zaire, pro la erara intenco malkoloniigi la nomon. Sed tiu ŝanĝo estis ignorita de multaj landoj, inter kiuj elstare la naibara Respubliko Kongo, por kiu la rivero estas grava akso same kiel por la Demokratia Respubliko Kongo. Post la epoko de la reĝimo de Mobutu Sese Seko, la zairiga modo malaltiĝis.

Priskribo redakti

La fontoj de Kongo estas en la altan teroj kaj la montoj de la Orientafrika Fendo, kaj ankaŭ ĉe la Lagoj Tanganjika kaj Mŭeru, kiuj fluas en la Lualaban Riveron, kiu fariĝas Kongo post la Bojomaj Akvofaloj.

La rivero ĝenerale fluas okcidenten ekde la urbo Kisangani proksime sub la akvofaloj, poste kurbas iompostiome sudokcidenten, enfluas kun la Rivero Ubangi, kaj eniras la Larĝiĝon Malebo. Kinŝaso kaj Brazavilo estas ĉe kontraŭaj flankoj de la larĝiĝo, kaj poste la rivero remallarĝiĝas kaj falas trans multe da akvofaloj en profundaj kanjonoj (ili are nomiĝas la Livingstonaj Akvofaloj), kaj eniras la maron ĉe la urbeto Muanda.

Ĉefaj insuloj redakti

 
Baseno de la rivero Kongo.

Ĉefaj urboj redakti

Hidrometrio redakti

 
Sunsubiro en Mosaka.

La akvokvanto de la rivero estis observita dum 81 jaroj (1903-83) en Kinŝaso, ĉefurbo de la Demokratia Respubliko Kongo, situa je 3937 km de ties ekfluejo kaj je 480 km de ties alfluejo al la Atlantika Oceano.[4] En Kinŝaso, la jara averaĝo de la akvokvanto aŭ modulo observita dum tiu periodo estis de 39 536 m³/s, por baseno proksimume de ĉirkaŭ 3 475 000 km², preskaŭ 95 % de la totalo de la akvokolekta areo de la rivero.

La akvolameno kolektita en la baseno estas de 359 milimetroj jare.

La rivero Kongo estas sendube unu de la riveroj plej regulaj de Afriko kaj de la mondo, abunda kaj bone akvonutrita dum la tuta jaro. La averaĝa monata akvokvanto en Aŭgusto (minimuma somere) atingis 31 086 m³/s, pli ol duono de la averaĝa monata akvokvanto de la monato de Decembro, en kiu la averaĝa akvokvanto estas pli alta, kio estas ja rimarkinda. En la periodo de observado de 81 jaroj, la minimuma akvokvanto monata estis de 22 351 m³/s kaj la maksimuma de 80 832m³/s. La tialoj kiuj okazigas la grandan regulecon de la akvokvanto de la rivero estas en la fakto ke la rivero Kongo fluas kaj en la norda hemisfero kaj en la suda, kio rezultas en tio ke ĉiam estas parto de la rivero kun sia reto de alfluantoj en la zono de pluvsezono. La kresko pro pluvego de unu flanko de la Ekvatoro ĉiam estas kompensata per la sekego okazigita de la seka sezono en la alia flanko.[3]

Kronologio kaj kulturaj aludoj redakti

 
Alegorio pri la rivero Kongo de Thomas Vinçotte.[5]
  • La enmarfluejon de Kongo vizitis dum 1482 la portugalo Diogo Cão.
  • En 1816 brita esplorvojaĝo iris ĝis la urbo Isangila.
  • 1837: Silence – A Fable (Silento - fabelo) estas novelo de Edgar Allan Poe, verkita en 1837. Kvankam la unua paragrafo de tiu rakonto enhavas la jenan frazon: "La regiono pri kiu mi parolas estas trista regiono en Libio, ĉe la bordoj de la rivero Zaire" ĝi ne tuj ŝajnas aludi al la ekvator-afrika rivero Zaire (Rivero Kongo), ĉar la Rivero Zaire de tiu rakonto estas priskribita en Libio, kiu estas en Norda Afriko. Tamen konsiderinte la nivelon de geografia kono pri Afriko en la epoko de verkado, la nomo Libio estas uzata kiel ĝenra nomo por la afrika kontinento. Tiuokaze la rakonto povus fakte esti klopodo priskribi la riveron Kongo de Ekvatora Afriko. Ĝi estis adaptita en radioprogramon samnoman.
  • Henry Morton Stanley estis la unua eŭropano kiu navigis la longecon de la rivero kaj rimarkis, ke la Lualaba Rivero ne estis fonto de la Nilo, kiel antaŭe estis sugestita. Tio aperas en lia verko Through the Dark Continent, unuafoje publikigita en 1878.[6]
  • 1902: Kvankam ne eksplicite citita, la rivero Kongo havigas la fonon por la verko de Joseph Conrad de 1902 Heart of Darkness (Koro de malhelo).
  • 1921: La rivero Kongo estis menciita en la poemo de Langston Hughes nome "The Negro Speaks of Rivers" (Nigruko parolas pri rivero).
 
Michael Crichton verkis romanon Congo, kiu estis adaptita en samnoman filmon.
  • 1930: Kaj la rivero Kongo kaj ties baseno estas la area fono de la rakonto Hoitij Toitoj, nome novelo de sciencfikcio de la soveta verkisto Aleksander Belajev.
  • 1980: La rivero Kongo aperas en ĉapitro de la romano de Michael Crichton nome ĝuste Congo (publikigita en 1980), same kiel en la filmo de 1995 bazita sur la libro.
    • 1995: La rivero Kongo same aperas en la agadfilmo Congo, de la reĝisoro Frank Marshall, kvankam la rivero mem ne estas menciita per sia nomo en la filmo, kiu estas bazita sur la menciita romano de 1980 samnoma de Michael Crichton.
  • 1996: La brita Redmond O'Hanlon verkis vojaĝlibron publikigita de Penguin Books kun la titolo Congo Journey (Konga vojaĝo, 1996).
  • 1998: La historio de la rivero estas komentata en la libro de 1998 King Leopold's Ghost (La fantomo de la reĝo Leopoldo), de Adam Hochschild.
  • 2006: La historio de la rivero estas studata en la libro Brazza, A Life for Africa (Brazza, vivo por Afriko), de Maria Petringa, publikigita de Bloomington en 2006.
  • 2007: La rivero Kongo kaj la Demokratia Respubliko Kongo estas la scenejo de la libro de 2007 de la ĵurnalisto Tim Butcher nome Blood River (Sanga rivero),[7] bazita sur sia aventura vojaĝo supreniranta kaj malsupreniranta la riveron. Blood River estis klopodo reveni laŭ la vojaĝo de Henry Morton Stanley laŭ la rivero Kongo dokumentita en Through the Dark Continent (Tra la malhela kontinento), kaj ĝi estis nomumita por la premioj "British Book Awards" de 2008.
  • 2010: La rivero Kongo estas centra elemento en la romano de 2010 de Mario Vargas Llosa nome El sueño del celta (La revo de la keltulo).

Ekonomio redakti

 
hidroelektra centralo Inga I, kun nutra kanalo por Inga II en la fono.

Preskaŭ la tuta rivero Kongo estas facile navigebla en la zonoj inter akvofaloj, kaj ĉar fervojoj nun ĉirkaŭiras la tri grandajn akvofalojn, granda parto de la komerco de centra Afriko laŭiras ĝin, inkluzive de tiu pri kupro, palmoleo (kiel kernoj), sukero, kafo kaj kotono. Ĝi eble povos esti pli valora hidroelektre, kaj la stacio Inga hidroelektra centralo sub la Maleba Larĝiĝo estas la unua kiu ekspluatas ĝin tiukadre.

Hidro-elektra energio redakti

 
Oficiala projekto por Inga III kaj Granda Inga, ĉe 2006.

La rivero Kongo estas la plej povega rivero en Afriko. Dum la pluvsezono fluas ĉirkaŭ 50 000 m³ da akvo por sekundo en la Atlantikan Oceanon. La oportunoj por la rivero Kongo kaj ties alfluantoj por generi hidroelektron estas tiele enormaj. Sciencistoj ĉirkaŭkalkulis, ke la tuta Konga Baseno enhavas 13 % el la tutmonda eventuala kapablo generi hidroelektron. Tio havigus sufiĉan energion por la tuta elektra neceso de sub-sahara Afriko.[8]

Nune estas ĉirkaŭ 40 hidroelektraj centraloj en la Konga Baseno. La plej granda estas la akvorezervejo de Inga Akvofalo, ĉirkaŭ 200 km sudokcidente de Kinŝaso. La prestiĝa Inga Projekto aperis komence de la 1970-aj jaroj kaj poste oni finkompletigis la unuan akvobaraĵon. La plano origine konsistis je konstruado de kvin akvobaraĵoj kiuj estus generantaj totalan kapablon de 34,500 megavatoj. Ĝis nun oni konstruis nur du akvobaraĵojn, kiuj estas Inga I kaj Inga II, kun totalo de 14 turbinoj.[8]

Februare de 2005, sudafrika ŝtata energia entrepreno, Eskom, anoncis proponon por pligrandigi la kapablon de Inga spektakle pere de plibonigoj kaj de la konstruo de nova hidroelektra akvobaraĵo. Tiu projekto okazigus maksimuman produkton de ĝis 40 GW, duoble ol la Baraĵo Tri Gorĝoj de Ĉinio.[9]

Oni timas, ke tiuj novaj hidroelektraj projektoj kondukos al formorto de multaj el la fiŝaj specioj kiuj estas endemiaj de la rivero.[10]

Natura historio redakti

 
Komenco de Akvofaloj Livingstone ĉe Kinŝaso.
 
Akvofalo Inga, plej spektakla parto de la rapidejoj.

La rivero Kongo formiĝis antaŭ 1.5-2 milionoj da jaroj a.K. dum la Pleistoceno.[11]

La konga formado povus esti kondukinta al alopatria speciiĝo kaj de la bonobo kaj de la ĉimpanzo el ties plej ĵusa komuna praulo.[12] La bonobo estas endemia de la humidaj arbaroj de la regiono, same kiel aliaj simbolaj specioj kiaj la nigraverda cerkopiteko, la drjasa cerkopiteko, la fiŝomanĝa genoto, la okapio kaj la konga pavo.[13][14]

Pri akvoloĝanta bestaro, la baseno de la rivero Kongo havas tre altan specian riĉecon, kaj inter la plej altajn konatajn koncentrojn de endemioj.[15] Ĝis nun, oni registris pli ol 700 fiŝajn speciojn el la baseno de la rivero Kongo, kaj grandaj sekcioj restas ankoraŭ virtuale nestuditaj.[16] Pro tio kaj la grandaj ekologiaj diferencoj inter la regionoj de la baseno, ĝi estas ofte dividita en multaj ekoregionoj (anstataŭ trakti ĝin kiel ununura ekoregiono). Inter tiuj ekoregionoj, la Akvofaloj de Malsupra Kongo havas pli ol 300 fiŝajn speciojn ĝi sola, inklude proksimume 80 endemiajn[10] dum la sudokcidenta parto (Kasai Baseno) havas pli ol 200 fiŝajn speciojn, el kiuj ĉirkaŭ kvarono estas endemiaj.[17] La hegemoniaj fiŝaj familioj –almenaŭ en partoj de la rivero– estas Ciprinedoj (karpoj/ciprinoj, kiaj Labeo simpsoni), Mormiredoj (elefantfiŝoj), Alestedoj (afrikaj tetraoj), Moĉokedoj (katfiŝoj), kaj Cikledoj.[18] Inter la indiĝenaj specioj de la rivero estas la granda, tre karnovora goljata tigrofiŝo. Du el plej raraj endemiaj cikledoj estas la blankeca (ne-pigmenta) kaj blinda Lamprologus lethops, kiu supozeble loĝas tiom profunde kiom ĝis 160 m sub la surfaco,[10] kaj la Heterochromis multidens, kiu ŝajne estas pli proksime rilata al la cikledoj de Ameriko ol aliaj afrikaj cikledoj.[19] Estas ankaŭ nombraj endemiaj ranoj kaj helikoj.[18][20] Oni planis kelkajn hidroelektrajn centralojn por tiu rivero, kaj tio povus konduki al la formorto de multaj endemioj.[10]

Kelkaj specioj de testudoj, la afrika manato, kaj la Muzelfajna, la Nila kaj la Nana krokodiloj estas indiĝenaj de la Konga Baseno.

Historio redakti

Esplorado redakti

 
Mapo de la 17-a jarcento de la Konga Estuaro.

La tuta Kongo-baseno estis loĝata de Bantuoj, dividitaj en kelkaj centoj da etnaj grupoj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke la Bantua etendo atingis la Mezan Kongon antaŭ ĉirkaŭ la jaro 500 a.K., kaj la Supran Kongon ĉirkaŭ la unua jarcento p.K. Restaĵoj de la indiĝena loĝantaro dislokigitaj fare de la Bantua migrado, nome la pigmeoj aŭ "abatŭa" de la ubangia popoplacio, restas en la plej malproksimaj arbaraj areoj de la Konga baseno.

La Reĝlando Kongo estis formita ĉirkaŭ la jaro 1400 el la kunigo de la regnoj Mpemba, Kasi kaj Mbata sur la maldekstraj bordoj de la malsupra rivero Kongo. Ties teritoria kontrolo laŭlonge de la rivero restis limigita al tio kio korespondas la nuntempa provinco Bas-Congo. La esplorado fare de eŭropanoj de Kongo ekis en 1482, kiam la portugala esplorsito Diogo Cão malkovris la riveran estuaron[21] (plej verŝajne en Aŭgusto 1482), kion li markis per "padrão", aŭ ŝtonpiliero (ankoraŭ ekzistanta, sed nur en fragmentoj) starigita en la Ŝarko Pinto. Cão ankaŭ navigis la riveron dum mallonga distanco, establante kontakton kun la Reĝlando Kongo. La tuta fluejo de la rivero restis nekonata tra la fruo de la moderna periodo.[22]

 
En tiu mapo de Afriko de 1853, la cetera Neesplorita Regiono esence korespondas al la Konga baseno.

La supra konga baseno fluas okcidente de la Albert-Rifto.[21] Ties konekto kun la Kongo estis nekonata ĝis 1877. La plej nordorienta pinto de la konga baseno estis atingita de la Nilota etendo je ioma punkto inter la 15-a kaj la 18-a jarcentoj, fare de la prauloj de sud-lua parolanta Alura popolo. Francisco de Lacerda laŭirante la riveron Zambezi atingis la plej suprajn partojn de la konga baseno (nome Kazembe en la supra parto de la baseno Luapula) en 1796.

La supra parto de la Konga rivero, konata kiel Lualaba estis por la unua fojo atingita de la komerco de sklavoj en Orienta Afriko fare de araboj ĉirkaŭ la 19-a jarcento. Njangŭe estis fondita kiel stacio de tiu sklavkomerco ĉirkaŭ la jaro 1860. David Livingstone estis la unua eŭropano kiu atingis Njangŭe en Marto 1871.[21] Livingstone klopodis montri, ke la rivero Lualaba estis konektita al la Nilo, sed la 15-an de Julio, li atestis masakron de ĉirkaŭ 400 afrikanoj fare de arabaj sklavkomercistoj en Njangŭe, sperto kiu lasis lin tro hororigita kaj li abandonis sian mision trovi la fontojn de la Nilo, kaj tiel li turniĝis reen al la lago Tanganjiko.[23][24]

La mezaj partoj de Kongo restis neesploritaj de blankuloj ĉu el oriento aŭ el okcidento, ĝis la ekspedicio de Henry Morton Stanley de 1876–77. Tiam unu el la lastaj malfermaj demandoj de la esplorado de Afriko (aŭ eĉ de la esplorado de la tuta mondo) estis ĉu la rivero Lualaba River nutris la akvokvanton de Nilo (teorio de Livingstone), de Kongo[25] aŭ eĉ de la rivero Niĝero. Financita en 1874, la unua trans-afrika esplorado fare de Stanley startis en Zanzibaro, kaj atingis la Lualaba la 17an de Oktobro, 1876. Interne li atingis Njangŭe, nome centro de la senjura areo kie estis kanibalaj triboj en kiuj Tippu Tip bazis sian komercon de sklavoj. Stanley sukcesis dungi forton el Tippu Tip, por protekti lin dum la venontaj 150 km pli malpli, dum 90 tagoj. La grupo lasis Njangŭe interne tra la densa arbaro Matimba. La 19an de Novembro ili atingis la riveron Lualaba denove. Ĉar la irado tra tiu arbaro estis tro malfacila, Tippu Tip revenis kun sia grupo la 28an de Decembro, lasante Stanley sola, kun "nur" 143 personoj, inklude 8 infanojn kaj 16 virinojn. Ili havis entute 23 kanuojn. Lia unua renkonto kun loka tribo estis kun la kanibalo Ŭenja. Totale Stanley registris 32 neamikajn renkontojn ĉe la rivero, kelkaj violentaj, kvankam li klopodis negocadi pacan trairadon. Sed la triboj estis malfidemaj ĉar ilia nura sperto pri fremduloj estis tiu de malhumanaj sklavkomercistoj.

 
Henry M Stanley kun la oficiroj de la Avanca Kolumno, Kairo, 1890. El maldekstro: Dro. Thomas Heazle Parke, Robert H. Nelson, Henry M. Stanley, William G. Stairs kaj Arthur J. M. Jephson.

La 6an de Januaro, 1877, post 640 kilometroj, ili atingis la areon de la Bojomaj Akvofaloj (nomitaj ankaŭ Akvofaloj Stanley dum ioma tempo), konsistanta el sep akvofaloj kiuj etendiĝas al 100 kilometroj kiujn ili devis ĉirkaŭiri interne. Tio okazis ĝis la 7a de Februaro, kiam ili atingis la finon de la akvofaloj. Tie Stanley eksciis, ke la rivero estis nomita Ikuta Jakongo,[26] kio konfirmis al li, ke li estis atinginta la riveron Kongo, kaj ke Lualaba ne nutris Nilon, sed Kongon.

El tiu punkto, la triboj kiujn li trafis ne estis jam kanibaloj, sed posedis pafilojn, ŝajne kiel rezulto de influoj far de portugaloj. Ĉirkaŭ kvar semajnoj kaj 1 900 kilometrojn poste li atingis la Lageton Stanley (nuntempe nomata Malebo), nome la loko de la nuntempaj urboj Kinŝaso (sur la maldekstra bordo de la rivero, nome ĉefurbo de la Demokratia Respubliko Kongo) kaj Brazavilo (sur la dekstra bordo de la rivero, nome ĉefurbo de la Respubliko Kongo). Sekvante malsupren laŭ la rivero estis la Akvofaloj Livingstone, tiel misnomitaj, ĉar Livingstone neniam estis en Kongo: nome serio de 32 akvofaloj kaj rapidejoj kun malsuprenirado de 270 metroj laŭlonge de 350 kilometroj. La 15an de Marto ili startis la descendon de la akvofaloj, kio postulis kvin monatojn kaj kostis nombraj vivojn. El la Akvofaloj Isangile, nome kvin akvofaloj totale, ili surstrandigis la kanuojn kaj Lady Alice kaj lasis la riveron, cele al la portugala stacio Boma surtere. La 3an de Aŭgusto ili atingis la domareton Nsada. El tie Stanley sendis kvar homojn kun leteroj al Boma, petante manĝaĵojn por sia malsataj homoj. La 7an de Aŭgusto venis apogo sendita de reprezentantoj el la komerca firmao de Liverpulo nome Hatton & Cookson. La 9an de Aŭgusto ili atingis Boma, 1 001 tagojn post la eliro el Zanzibaro la 12an de Novembro, 1874. La grupo tiam konsistis el 108 personoj, inklude tri infanojn naskitajn dum la veturado. Plej probable (la propraj publikaĵoj de Stanley ne havigis klarajn ciferojn), li perdis 132 personojn pro malsanoj, malsatego, dronado, mortigo kaj dizertado.[27]

Kinŝaso estis fondita kiel komercejo fare de Stanley en 1881 kaj nomis ĝin Léopoldville honore al la reĝo Leopoldo la 2-a de Belgio. La Konga baseno estis postulita de Leopoldo la 2-a kiel Libera Ŝtato Kongo en 1885.

Pontoj redakti

La Kongorivera baseno rimarkindas pro la manko de pontoj kiuj trapasu la Kongon riveron kaj la aliajn ĉefajn riverojn, kvankam ja estas nombraj pramoj disponeblaj por trapasi la Kongon riveron kaj la ĉefajn alfluantojn. La plej grava tialo por tio estas la larĝo de Kongo kaj de la aliaj ĉefaj riveroj, kaj la dua estas la manko de financo por konstrui permanentajn rivertrapasejojn.

Pontoj super Kongo mem kaj Lualaba redakti

 
Ponto super Kongo en Matadi.

Estas nur du pontoj super la rivero Kongo mem aŭ alfluantojn, kaj ambaŭ estas en la DR Kongo, nome la jenaj:

  • Ponto en Matadi, 148 km el la enfluejo je la haveno de Matadi en la provinco Centra Kongo.
  • La ponto en Kongolo super la rivero Lualaba, je 3 900 km laŭlonge de la alfluanto for el enfluejo, proksime de la urbo Kongolo, en la sudorienta provinco Katanga.

Pontoj super Uele kaj Kibali redakti

Estas unu ponto super la rivero Uele, kaj du super la rivero Kibali, kiuj estas en la nordorienta provinco Supra Uele de la DR Kongo:

  • La ponto de Niangara super Uele, je ĉirkaŭ 2 000 km laŭlonge de la alfluanto el la enfluejo, proksime de la urbo Niangara.
  • La ponto de Dungu super la rivero Kibali, je ĉirkaŭ 2 050 km laŭlonge de la alfluanto el la enfluejo, proksime de la urbo Dungu, je la kunfluejo de la riveroj Dungu kaj Kibali, kie formiĝas la rivero Uele.
  • La ponto de Kalimva super la rivero Kibali, je ĉirkaŭ 2 250 km laŭlonge de la alfluanto el la enfluejo, proksime de la urbo Kalimva.

Pontoj super Lulua redakti

Estas almenaŭ kvar pontoj super la rivero Lulua en la provinco Kasajo de la DR Kongo:

  • Inter la urboj Luebo kaj Tshimpumpu.
  • Proksime de la urbo Kananga.
  • Ĉe la urbo Sanduwa.
  • Okcidente de la urbo Diongo (loko ankaŭ de fervoja ponto por la Bengela Fervojo).

Pontoj super Kŭango redakti

Estas almenaŭ unu ponto super la rivero Kŭango en la provinco Kŭango de la DR Kongo:

  • Ĉe la urbo Cité Pont-Kwango.

Pramoj en la Konga Baseno redakti

 
Haveno de Matadi.

Pramoj en Kongo mem redakti

Landlimo inter Angolo kaj la DR Kongo:

  • Neniu

Malsupra Kongo (Matadi - Pioka):

  • Mafuambo - Kinganga, je ĉirkaŭ 200 km el la enfluejo.
  • Proksime de Luozi, je ĉirkaŭ 250 km el la enfluejo.

Landlimo inter DR Kongo kaj Respubliko Kongo:

  • Kinŝaso - Brazavilo, pramo inter la du ĝemelaj ĉefurboj - nome la plej aktiva internacia pramkonekton ene de la tuta Afriko.

Supra Kongo (Irebu - Ubundu):

  • Proksime de Isangi, je ĉirkaŭ 1 250 km el la enfluejo.
 
Bazarejo en Kisangani trans la riveron. Pramo ludas gravan rolon por Kisangani.
  • En Kisangani, je ĉirkaŭ 1 500 km el la enfluejo.
  • En Ubundu, je ĉirkaŭ 1 700 km el la enfluejo.

Pramoj en Kasaja Rivero kaj alfluantoj redakti

  • Ĉe Bendela super la rivero Kasajo.
  • Ĉe Bandundu super la rivero Kŭilu en la provinco Mai-Ndombe.
  • Sude de Bandundu super la rivero Kŭilu.
  • Ĉe Loange super la rivero Loange.

Pramoj en Ubangi rivero redakti

Pramoj en Mbomou rivero redakti

 
Fiŝkaptistoj antaŭ la rivero Mbomu kaj la landlimo de la Demokratia Respubliko Kongo en Bangassou (Centrafrika Respubliko).

Pramoj en Lulua rivero redakti

Pramoj en Uele rivero redakti

  • Trapasejo de la rivero Uele en Bondo.
  • Trapasejo de la rivero Uele en Malengoya.
  • Trapasejo de la rivero Uele en Bambili.

Pro trapasigi minorajn alfluantojn de Kongo estas nombraj rivertrapasejoj.

Alfluantoj redakti

 
Rivero Kongo ĉe Matadi
 
La urbo Mbandaka estas aktiva riverhaveno ĉe la bordoj de la rivero Kongo.
 
Rivero Kongo ĉe Maluku.
 
Rivero Ubangi ĉe la urbo Bangui, Centr-Afrika Respubliko.

Enfluriveroj, ordigitaj ekde la maro enen:

  • Inkisi
    • Zadi
  • Nsele (sudo de la Larĝiĝo Malebo)
  • Bombo
  • Kasai (inter la Riveroj Fimi kaj Konga, konata kiel Kŭa)
    • Fimi
    • Kŭango
    • Sankuru
  • Likuala
  • Sangha
  • Ubangi
    • Giri
    • Mbomu
    • Uele
  • Ruki
    • Busira
    • Mombojo
  • Lulonga
  • Mongala
    • Ebola
  • Itimbiri
  • Aruvimi
    • Ituri
  • Lomami
  • Lindi
  • Ĉopo
  • Lualaba
    • Loŭa
    • Ulindi
    • Luama
    • Lukuga
    • Lufira
    • Lubudi
    • Luvua

Biogeografio redakti

 
La riverego Kongo kaj sia akvokolekta baseno.

Biogeografie Kongo troviĝas en la Arbara ekoprovinco de la Afrotropika ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo por ilia graveco pri la naturprotekto. Plie la akvokolekta areo de Kongo ampleksas plurajn tersupraĵajn ekoregionojn.

Vidu ankaŭ redakti

Koordinatoj: 6° 04′ 45″ S 12° 27′ 00″ O / 6.07917 °S, 12.45000 °O / -6.07917; 12.45000 (mapo)

Notoj redakti

  1. Guinness World Records 2013 (en hispana). Laŭ cito en la p. 40.
  2. Oberg, Kevin (Julio 2008). «Discharge and Other Hydraulic Measurements for Characterizing the Hydraulics of Lower Congo River, July 2008». U.S. Geological Survey. Alirita la 23an de Januaro 2021.
  3. 3,0 3,1 Forbath, Peter. El río Congo. Fondo de Cultura Económica. ISBN 84-7506-508-2.
  4. GRDC - Le Congo à Kinshasa
  5. Bruselo, Monumento al kongaj pioniroj, 50a Jubilea Parko.
  6. Through the Dark continent. Open Library. Konsultita la 2011-11-29.
  7. Paul Theroux (27a de de Majo 2011). The places in between. Financial Times. Alirita 26a de Junio 2011.
  8. 8,0 8,1 Alain Nubourgh, Belgian Technical Cooperation (BTC) Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine. Weetlogs.scilogs.be (2010-04-27). Konsultita la 2011-11-29.
  9. Vasagar, Jeevan, "Could a $50bn plan to tame this mighty river bring electricity to all of Africa?", World news, The Guardian, 2005-02-25. Kontrolita 2010-04-30.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Norlander, Britt. Rough waters: one of the world's most turbulent rivers is home to a wide array of fish species. Now, large dams are threatening their future. Science World (20a de Aprilo 2009). Arkivita el la originalo je 2012-07-08. Alirita 2014-08-27.
  11. Leonard C. Beadle. (1981) The inland waters of tropical Africa: an introduction to tropical limnology. Longman, p. 475. ISBN 978-0-582-46341-7.
  12. Caswell JL, Mallick S, Richter DJ, et al. (2008). “Analysis of chimpanzee history based on genome sequence alignments”, PLoS Genet. 4 (4), p. e1000057. doi:10.1371/journal.pgen.1000057. 
  13. Kingdon, Jonathan. (1997) The Kingdon Guide to African Mammals. Londono: Academic Press Limited. ISBN 0-1240-8355-2.
  14. BirdLife International (2008). Afropavo congensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2010, versio 2010.4. IUCN 2010. Elŝutita 2a de Majo 2011.
  15. . Evolution in the Deepest River in the World. Science & Nature. Smithsonian Magazine (2009-11-03). Arkivita el la originalo je 2011-11-09. Alirita 2014-08-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-09. Alirita 2014-08-27.
  16. Freshwater Ecoregions of the World (2008). Sudanic Congo – Oubangi. Arkivigite je 2011-10-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de Majo 2011.
  17. Freshwater Ecoregions of the World (2008). Kasai. Arkivigite je 2011-10-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de Majo 2011.
  18. 18,0 18,1 Freshwater Ecoregions of the World (2008). Upper Lualaba. Arkivigite je 2011-10-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de Majo 2011.
  19. Kullander, S.O. (1998). A phylogeny and classification of the South American Cichlidae (Teleostei: Perciformes). pp. 461–498 in Malabarba, L., et al. (eld.), Phylogeny and Classification of Neotropical Fishes, Porto Alegre.
  20. Freshwater Ecoregions of the World (2008). Lower Congo Rapids. Arkivigite je 2011-10-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de Majo 2011.
  21. 21,0 21,1 21,2 Cana, Frank Richardson (1911). "Congo". En Chisholm, Hugh (eld.). Encyclopædia Britannica. 6 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 917. Alirita la 23an de Januaro 2021.
  22. La mapoj de Dieppe de la mezo de la 16-a jarcento montras Kongon nur kiel minora rivero, dum aperas Nilo fluanta tra la tuta kontinento, ekfluinte en Suda Afriko. La sama interpretado estas esence trovebla en la mapoj de Jan Blaeu nome Atlas Maior de 1660. La mapo de Jacques Bellin pri Kongo en Histoire Generale Des Voyages de Antoine François Prévost (1754) montras konscion de la rivero atingante pli internen, ĝis la provincoj Sundi kaj Pango, sed ne havas detalan sciaron de ties fluejo.
  23. Livingstone, David (2012). Livingstone's 1871 Field Diary. A Multispectral Critical Edition. UCLA Digital Library: Los Angeles, CA. Available <http://livingstone.library.ucla.edu/1871diary/ Arkivigite je 2014-09-05 per la retarkivo Wayback Machine>
  24. Vidu ankaŭ Jeal, Tim (1973). Livingstone. New Haven, CT: Yale University Press. pp. 331-335.
  25. Jeal, 2007 pp. 188–219.
  26. Jeal, 2007 p. 199; 7a de Februaro, 1877
  27. Jeal, 2007 p. 217. Stanley, Henry M.. (1988) Through the Dark Continent. Dover Publications, p. 432 es. ISBN 978-0-486-25667-2.

Bibliografio redakti

  • Forbath, Peter. The River Congo: The Discovery, Exploration and Exploitation of the World's Most Dramatic River. New York: E. P. Dutton, 1979. ISBN 0-525-47573-7
  • François Neyt, Fleuve Congo, Fonds Mercator, Bruxelles, 2010, 400 p.
  • Franz Bultot kaj Gérard L. Dupriez, Niveaux et débits du fleuve Zaïre à Kinshasa: régime, variabilité, prévision, Académie royale des sciences d'outre-mer, Bruxelles, 1987, 49 p.
  • Marc Colyn, L'Importance zoogéographique du bassin du fleuve Zaïre pour la spéciation: le cas des Primates simiens, université Rennes 1, 1989, 323 p. (thèse)
  • Jean Meulenbergh, Diffusion des eaux du fleuve Congo dans les eaux de l'Atlantique Sud, Académie royale des Sciences d'Outre-Mer, Bruxelles, 1968, 149 p.
  • James Kingston Tuckey, Relation d'une expédition entreprise en 1816 sous les ordres du capitaine J.K. Tuckey, pour reconnoître le Zaïre, communément appelé le Congo fleuve de l'Afrique méridionale ; suivie du journal du professeur Smith, et de quelques observations générales sur les habitants, et l'histoire naturelle de la partie du royaume du Congo arrosée par le Zaire; le tout précédé d'une Introduction expliquant les motifs qui ont déterminé ce voyage (traduit de l'anglais par l'auteur de Quinze jours à Londres), Librairie de Gide fils, Paris, 1818, 2 vol.
  • H. Winternitz, East Along the Equator: A Journey up the Congo and into Zaire (1987)

Eksteraj ligiloj redakti