Malfermi la ĉefan menuon

Zakĥeo impostisto

Jesuo invitas Zakĥeon malsuriri el la sikomoro. Pentraĵo de Niels Larsen Stevns.

Zakĥeo impostisto (greke: Ζακχαῖος, hebree: זַכָּי Zakkay) estis la impostisto de Jeriĥo pri kiu parolas la Evangelio pro lia renkonto kun Jesuo. Do, li vivis proksimume dum la 1-a jarcento.

Laŭ tradicio, li estis, post la konvertiĝo kaj la disvastigo de kristanismo, la unua episkopo de Cezareo de Palestino[1] [2]

El la EvangeliojRedakti

La Evangelio laŭ Luko prezentas la personon de Zakĥeo en 19, 1-10. Okaze de alveno de Jesuo al Jeriĥo, Zakĥeo deziras lin vidi. Estante malaltstatura, li elpensis suriri sikomoro. Alveninte subarben, Jesuo haltas kaj diras: “(Luko 19, 5) Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo”.

Zakĥeo lin ricevas en sia domo kaj tute konvertiĝas, kaj promesas al Jesuo. “Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon”.

 
Foto de aktuala sikomoro en Jeriĥo: ĝi mermorigas tiun sur kiun suriris Zakĥeo.

InterpretojRedakti

Ne nur la okuloj de Zakĥeo malpermesas ke li vidas la Sinjoron; tranlinie de la Evangelio oni ekkonscias ankaŭ pri spirita malhelpo. Luko informas pri obstineco de Zakĥeo “en la provo vidi Jesuon”. Zakĥeo ne nur celas lin distingi el la disĉiploj sed esploras por kompreni pri homo kiu kaŝiĝas malantaŭ tiu persono. Zakĥeo estas prezentita kiel homo en esploro, firma en sia volo kompreni, preta riski la reputacion ĝis suriri arbon por atingi sian celon.

Tiu evangelia rakonto permesas malkovri novan flankon de la karakterizoj de Jesuo kiu ĉi-kaze uzas la ironion sen ofendi la personon. La Difilo, vidinte Zakĥeon kuŝanta sur arbo, sentas kaj kompaton kaj ĝojon pro sceno tiom ridinda. En tiu epizodo rimarkiĝas la tuja realiĝo de la misio de Jesuo, la dono de la savo oferita al tiu kiu serĉas kun sincera koro. Resti ĉiam malfermite al la ricevado de Dio en la personoj kaj en la aĵoj: estas tiu la justa maniero por marŝi kun la Majstro. La malalta viro Zakĥeo invitas leviĝi, suriri almenaŭ la sikomoron. Li estas ekzemplo de nerezignacio, urĝas por oni neutiligu la limojn de ĉiu homo kiel pretekston por malengaĝiĝi kaj rezigni al konstanta priserĉado. Zakĥeo elektas tiun sikomoron ĉar scias ke Jesuo trairas tiun lokon, kaj havas la paciencon atendi.

NotojRedakti

  1. Dirita ankaŭ “Surmara Cezareo” aŭ “Cezareo de Herodo” aŭ “Flavia kolonio”…
  2. Apostolaj Konstitucioj, volumo VII ĉap. 4: “De Cezareo de Palestino la unua (episkopo) estis Zakĥeo, kiu iam estis impostisto; post li estis Kornelio la tria Teofilo”.

Vidu ankaŭRedakti

Aliaj projektojRedakti

KOMUNA: “[1]]]