Zama
Zama, (japane 座間市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Kanagavo.
Zama | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | ![]() | ||||
Flago | Blazono | ||||
urbo de Japanio, urbego [+] | |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Kanagavo | ||||
Koordinatoj | 35° 29′ N, 139° 24′ O (mapo)35.488583333333139.40761111111Koordinatoj: 35° 29′ N, 139° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 17,57 km² (1 757 ha) [+] | ||||
Areo | 17,57 km² (1 757 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 130 753 [+] (1-a de septembro 2020) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
![]() |
|||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||

Demografio
redaktiEn 2021 Zama havis populacion de 130 667. En la 1980-aj jaroj ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
redaktiZama situas sur ebenaĵo laŭ rivero. Ĝi gastigas usonan militan bazon, krome la urbego estas konata pro sia trinkakvo, kiu estas malvarma somere kaj varma vintre. Acugi troviĝas 6, Sagamihara 8, Isehara 13, Fuĝisava kaj Ĉigasaki po 18, Hiratsuka 19, Hadano 20, ĉefurbo Tokio 22, gubernia sidejo Jokohamo 23 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
redaktiLa areo de Zama estis loĝita ekde la prahistoriaj tempoj. En la konata historio tre proksima vilaĝo estis poŝta stacio, kiu portis evoluon. En 1889 en tiu loko estis 5 vilaĝoj. La areo restis agrikultura ĝis alveno de elektra fervojo en 1927, tiu spronis la evoluon. Akademio de la imperia japana armeo estis translokigita al Zama en 1937, samtempe la vilaĝo estis deklarita urbo. En 1941 urbo Zama kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj estis kunfanditaj al Sagamihara. En 1945 la akademio estis transdonita al Usono. Zama reakiris la urban statuson en 1948 kaj ricevis pli altan urban statuson en 1971.
Ekonomio
redaktiZama dum la agrikultura erao produktis morusojn, helpe de tio la silka industrio dominis. La urbo industriiĝis en la 1930-aj jaroj kun produktado de armeaj ekipaĵoj. Post la 2-a mondomilito oni produktis ekipaĵojn por aŭtoj ĝis 1995, poste la loĝantoj plejparte navedadis al Sagamihara, Tokio kaj Jokohamo.
Trafiko
redaktiZama havas bonajn fervojan kaj aŭtovojan kontaktojn pro la navedantoj.
Eduko
redaktiEn Zama ne funkcias universitato.
Klimato
redaktiZama situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas inter 14,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1632 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.
Vidindaĵoj
redaktiĜemelurboj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans