Zotes del Páramo
Zotes del Páramo [ZOtes delPAramo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (Altebenaĵo aŭ Stepo), en la sudo de la provinco.
Zotes del Páramo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24791 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 408 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 16′ N, 5° 44′ U (mapo)42.272222222222-5.7361111111111Koordinatoj: 42° 16′ N, 5° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 780 m [+] | ||
Areo | 53,94 km² (5 394 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zotes del Páramo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villaestrigo del Páramo, Zambroncinos del Páramo kaj Zotes del Páramo, okupas totalan areon de 53,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 419 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 44 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Valdefuentes del Páramo, Laguna Dalga, Pobladura de Pelayo García, Roperuelos del Páramo, Laguna de Negrillos kaj La Antigua.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).