Zamenhof/Esperanto-objekto

objekto dediĉita al Esperanto aŭ al ĝia kreinto L. L. Zamenhof
(Alidirektita el Zamenhof/Esperanto-Objekto)

Zamenhof/Esperanto-objekto, ofte mallongige ZEO, estas objekto nomata honore de L. L. ZamenhofEsperanto. Ĉi tiu mallongigo estis unue uzata en la libro de Hugo Röllinger Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj.[1]

Statuo de Zamenhof en Prilep Respubliko de Makedonio

Difino redakti

Laŭ Hugo Röllinger ZEO-j povas esti:

  • Stratoj, avenuoj, placoj, parkoj ktp. oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto. Tiuj nomoj en ĉiu kazo devas regule aperi sur strattabuloj, mapoj kaj simile.
  • Konstruaĵoj oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, ekzemple monumentoj, pontoj, kulturdomoj, memortabuloj, muzeoj ktp.
  • Komercaj entreprenoj, firmaoj, klinikoj, restoracioj, hoteloj ktp. nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto.
  • Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj, kies meritoj ekskluzive aŭ almenaŭ plejparte rilatas al esperantismo, la enskribo de la objekto devas mencii la vortojn “Esperanto” aŭ “Zamenhof”. (Ekzemple validas kiel ZEO la memortabulo pri la iama urbestro de la itala urbo Trento, Peterlongo, ĉar la tabulo mencias la Esperantajn meritojn de Peterlongo, nome ke li tradukis la “Dian Komedion” de Dante el la arkaika itala lingvo en Esperanton).
  • Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj ĉe kiuj la esenca motivo por la honorigo estis la esperantisteco (ekzemple la “Plaza Doctor Juan Régulo Pérez” en La Laguna, Tenerife, Hispanio).

Agado redakti

Vikio Amas ZEOjn estas fotokonkurso internacia pri Zamenhof/Esperanto-objektoj. Ĝi okazis unuafoje dum aŭgusto 2018. La partoprenantoj devis foti kaj alŝuti al la Vikimedia Komunejo fotojn pri objektoj rilataj al Esperanto, ties kulturo kaj iniciatinto. La konkurso atingis 208 fotojn pri ZEO-j en la mondo.

Bildaro redakti

Komisiito de UEA redakti

Universala Esperanto-Asocio havas komisiiton pri ZEO-j[2]:

Esperanto-urboj kaj vilaĝoj redakti

Kvankam Esperanto-urboj kaj -vilaĝoj ne estas mem ZEO-oj, en tiuj lokoj troviĝas la plej multaj ZEO-oj.

Por esti ESPERANTO-URBO, necesas:

  • ĉefaj enirvojoj de la urbo la ŝildon "Esperanto-urbo"
  • havi minimume 25 librojn en Esperanto aŭ pri Esperanto aŭ vortarojn en la urba biblioteko, aŭ en la urba administrejo aŭ en la urba lernejo
  • akcepti Esperanto-staĝon, eventon en la urbo per faciligoj laŭ viaj ebloj
  • saluti la partoprenantojn de tiaj eventoj aŭ saluti gravulojn de la Eo-movado alvenintajn en via urbo fare de la urbestro, prezidanto aŭ simila gravulo de via urbo
  • posedi Esperanto-flagon kaj uzi ĝin laŭ la eventoj
  • meti je senpaga dispono klasoĉambron, kaze ke estas surloke instruisto de Esperanto kaj interesatoj, kiuj volas lerni la lingvon
  • meti la informon pri via statuso de Esperanto-urbo en vian oficialan retejon
  • decidi esti Esperanto-urbo fare de la urba parlamento aŭ urbestro aŭ administrejo depende de la lokaj strukturoj

Malpli postulemaj kondiĉoj validas por Esperanto-vilaĝoj[5].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Hugo Röllinger, "Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj", Universala Esperanto Asocio, Rotterdam 1997, ISBN 92-9017-051-4, elŝutebla en la retejo de UEA.
  2. UEA: komisionoj kaj komisiitoj
  3. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 140: Raymond Boré daŭrigas la laboron de Röllinger. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2019-06-28.
  4. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 354: Tri novaj UEA-komisiitoj
  5. Stefan MacGill, EKO 51 AMO 78 en la fokuso

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(en + 9 aliaj elekteblaj lingvoj) Ludo por trovi ZEO-ojn, GeoGuessr

 
Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj