Zamenhof (Drezen)

Libreto verkita de Ernest Drezen
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Zamenhof [1] estas biografieto pri L.L. Zamenhof originale verkita en Esperanto de Ernest Drezen. Ĝi estis eldonata de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en la jaro 1929 en Lepsiko. Aperis represo ĉe presejo "Internacia" de la Moskva Ŝtata Prestrusto "Mospoligraf".

Zamenhof
Zamenhof
Zamenhof
Aŭtoro Ernest Drezen
Eldonjaro 1929
Urbo Lepsiko
Eldoninto SAT
Paĝoj 49
vdr

La aŭtoro pritraktis la junecon kaj personecon de Zamenhofo kaj ties lastan tragedion; li analizis la Zamenhofajn idealismajn kontraŭ-dirojn kaj liajn konceptojn pri la cionismo; li priskribis la Zamenhofajn principojn de racia gramatiko kaj de internacia vortaro, kaj la pozicion de Zamenhof fronte al la reformoj en Esperanto por konservi la lingvan unuecon de la Esperantistoj.

Drezen emfazas la kolektivismon en la kreado de la lingvo.

Recenzoj redakti

 
 Parto unua Zamenhof kaj lia mondkoncepto. La interna ideo de Esperantismo. La religiaj konceptoj.
Parto dua Zamenhof iniciatinto kaj teoriisto de Lingvo Internacia. Valora verko kiu kompletigas tion de Privat. 
— 1929 Historio de Esperanto II, p. 711

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti