La Zangezur-montaro en armena lingvo "Զանգեզուրի լեռնաշղթա" [Zangezuri lernaŝĥt'a] konsistas el montoĉeno kiu difinas la landlimon inter la suda provinco de Armenio (Sjuniko) kaj la Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano (Azerbajĝano). Ĝi havas ampleksan arbaran zonon kiu kovras pli ol 20% de la teritorio kaj atingas 2.200-2.400 metrojn alten. La cetero de Armenio estas preskaŭ sen arbaroj krom tiu ĉi montaro.

Zangezur-montaro
montara sistemo
supermara alteco

3 905 m

Geografia situo 39° 9′ N, 46° 0′ O (mapo)39.1546Koordinatoj: 39° 9′ N, 46° 0′ O (mapo) f4
Zangezur-montaro (Armenio)
Zangezur-montaro (Armenio)
DEC
Zangezur-montaro
Zangezur-montaro
Situo de Zangezur-montaro
Zangezur-montaro (Azerbajĝano)
Zangezur-montaro (Azerbajĝano)
DEC
Zangezur-montaro
Zangezur-montaro
Situo de Zangezur-montaro
Map
Zangezur-montaro
vdr
Zangezur-montaro.

Kaputĝuĥ (ankaŭ transkribita kiel Kaputjugh (en armena lingvo Կապուտջուղ kaj en azera lingvo Qapıcıq dağı) estas monto en la sudo de la Zangezur-montaro ĉe la landlimo inter Armenio kaj Azerbajĝano kiu atingas ĝis 3904 metroj alte.