Zaozhuang

departemento-ranga urbo en Ŝandungo

ZaozhuangZaozhuango estas municipo de provinco Ŝandongo en Ĉinio kaj urbo kiu situas sude de la provinco kaj ĝi fondiĝis en 1961. Zaozhuang signifas en la ĉina jujubon.

Zaozhuang
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 277100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 729 140  (2010) [+]
Loĝdenso 817 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 52′ N, 117° 33′ O (mapo)34.866666666667117.55Koordinatoj: 34° 52′ N, 117° 33′ O (mapo) [+]
Alto 624 m [+]
Areo 4563,53 km² ( 456 353 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Zaozhuang (Ĉinio)
Zaozhuang (Ĉinio)
DEC
Zaozhuang
Zaozhuang
Situo de Zaozhuang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zaozhuang [+]
vdr
Situo en Ŝandongo

En la urbo Zaozhuang kun 4550 km² loĝas 3,67 milionoj da popolanoj, inkluzive 1,13 milionoj da urbanoj. En la urbo Zaozhuang troviĝas kvin kvartaloj kaj unu urbo nome Ŝizhong, Ksueĉeng, Jiĉeng, Tai’erzhuang kaj Ŝanting kvartaloj kaj Tengzhou urbo.

La urbo estas nova, sed la loka historio estas longa: antaŭ 7300 jaroj prahomoj vivis kaj laboris tie. Antaŭ 4300 jaroj kelkaj regnoj viglis kaj antaŭ 2700 jaroj la Jia-kanalo estis konstruita. La unua akcio-bileto naskiĝis tie.

La urbo estis fama pro karbo, sed nun estas fama pro turismo. La plano de la urbo-domo celas ĉefe disvolvigon de la industrion pri karbo-ĥemio, due estas por turismo, trie celas por konstruado de la urbo. Nun la urbo jam estas grava bazo de Karbo-ĥemio en Ĉinio. La Antikva Urbo Tai’erzhuang ĉe kanalo jam fariĝis unu el la plej ŝatataj turismejoj en Ĉinio. Ankaŭ akvloko ĉe Weishan-lago estas bona loko por turismo.

Pri kulturaj aferoj ekzistas la Zaozhuang-a Universitato.

Esperanto redakti

  • Esperanto-Movado en la urbo estas vigla.
  • Internacia Esperanto-Arbaro troviĝas en la urbo.
  • En Zaozhuang estas aktiva Esperanto-Asocio.
  • Zamenhof-busto situas en la kultura placo de la urbo.
  • Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto regule okazas sub subteno de la urbo-domo.
  • La Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang troviĝas en la urbo. (filmeto sur YouTube)
  • En Zaozhuang-a Universitato funkcias Esperanto-lecionoj kaj Esperanto-Asocio por studentoj.

Eksteraj ligiloj redakti