Zaporiĵo

urbo en Ukrainio

Zaporiĵo (ukraine Запоріжжя, ruse Запорожье [zəpɐˈroʐɪ̯ə]) estas urbo en suda Ukrainio, samtempe administra centro de la Zaporiĵa provinco.

Zaporiĵo
ukraine Запоріжжя
urbo
Oficiala nomo: Запоріжжя
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Zaporiĵa provinco
Admin. divido 7 rajonoj
Rivero Dnepro
Supermara alteco 86 m s. m.
Koordinatoj 47° 50′ N 35° 10′ O / 47.833 °N, 35.167 °O / 47.833; 35.167 (mapo)
Areo 334 km² (33 400 ha)
Loĝantaro 781 600 (2009)
Denseco 2 340,12 loĝ./km²
Fondo 952
 - urbaj rajtoj 1806
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 69xxx
Telefona prefikso +380 61(2)
Situo de la urbo enkadre de Ukrainio
Situo de la urbo enkadre de Ukrainio
Situo de la urbo enkadre de Ukrainio
Zaporiĵo enkadre de Zaporiĵa provinco
Zaporiĵo enkadre de Zaporiĵa provinco
Zaporiĵo enkadre de Zaporiĵa provinco
Vikimedia Komunejo: Zaporozhye
Retpaĝo: www.meria.zp.ua
Vido al la urbo, en antaŭo elektrejo
Aleksandrovsk

Situo redakti

Zaporiĵo situas laŭ Dnepro.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam de jarmiloj. Komence skitoj vivis tie. En 1770 fortikaĵo konstruiĝis havanta la nomon Aleksandrovsk. En 1806 la loko urbiĝis. En 1921 la urbo ricevis novan loknomon Zaporoĵe. La nuna nomo oficialiĝis en 1991. La urbo estas granda industria centro. Apude funkcias hidroelektra centralo kaj atomcentralo.

La 4-an de marto 2022 en la kadro de la invado de Rusio en Ukrainion, tiu agnoskis, ke la rusaj trupoj ekkontrolis la pli frue pripafitan atomcentralon de Zaporiĵo, kies du laboristoj estis vunditaj, detruita lernejo kaj laboratorio (post horo kaj duono oni permesis estingi la incendion) — eventuala trafo al nuklea reakciujo kaŭzus katastrofon sesoble pli grandan kompare al la nuklea akcidento de Ĉernobilo.[1][2]

Ĝemelurboj redakti

Notoj redakti

  1. RAFAEL M. MAÑUECO Ucrania confirma que las fuerzas rusas han tomado la central nuclear de Zaporiyia Hoy, 4a de Marto 2022, alirita la 4an de Marto 2022.
  2. Rusia ataca la central nuclear de Zaporiyia, la mayor de Europa, y toma su control Público, 4a de Marto 2022, alirita la 4an de Marto 2022.

Vidu ankaŭ redakti