Zaporogoj[1] (ukr. Запорожці), Zaporoga Armeo (ukr. Військо Запорізьке) estis ukrainaj kozakoj, kiuj vivis trans riversojloj de Dnepro (ukraine пороги, porohi, la nomo signifas do "transriversojlanoj"), en tereno nun plejparte kovrita de la akvorezervujo Kaĥovka. Zaporogoj, kies historio komenciĝis en la 15-a jarcento, ludis gravan rolon en la historio de la tuta orienta Eŭropo, ĉefe tiama Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj nunaj Ukrainio, Pollando kaj Rusio. La pinto de ilia disvolviĝo estis en la 17-a jarcento, kiam dum kelka tempo ili ĝuis politikan sendependecon. La zaporoga armeo estis nuligita en la jaroj 1775-1780 de Katerina la 2-a. Nuntempa Ukrainio trovas la historion de zaporogaj kozakoj integra parto de sia propra historio kaj unu el la plej gravaj fontoj de la nacia identeco[2]

Ilja Repin:La zaporoĵaj kozakoj skribas leteron al la turka sultano (al Mehmedo la 4-a)
Tendaro de zaporogoj, pentraĵo de Józef Brandt

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Difino en PIV
  2. Himno de Ukrainio diras:
    Niajn korojn ni oferu sur liberaltaron,
    Pruvu, fratoj, ke ni estas la kozakidaro!