Zara vojo estas grava aŭtovojo en Sud-Osetio, kiu anstataŭas parton de la Transkaŭkaza magistralo trairantan kartvelajn vilaĝojn norde de Cĥinvalo (Keĥvi, Kurta, Aĉabeti kaj Tamaraŝeni). La vojo estas foje nomata "Vojo de Vivo", analogie al la vojo, starigita dum la Dua mondmilito en 1941 sur glacio de Ladoga lago por veturigi nutraĵojn en la sieĝitan Leningradon (vidu Sieĝo de Leningrado), ĉar en la tempo de oset-kartvela kontraŭstaro ĝi estis la sola ligo inter Cĥinvalo kaj la osetaj loĝlokoj en la nordo de Sud-Osetio kaj trans la Kaŭkaza montaro.

La 20-an de majo 1992 sur la Zara vojo ĉe la vilaĝo Zar okazis Zara tragedio, rememorata ĉiujare en Osetio. Tiam kartveliaj trupoj mortpafis sur la vojo 34 rifuĝintojn, kiuj veturis al Norda Osetio, inter ili plejparto estis maljunuloj, virinoj kaj infanoj[1].

La Zara vojo estis plene kovrita per gruzo printempe de la jaro 2008. Antaŭ la aŭgusta milito en Sud-Osetio ekzistis planoj kovri la tutan vojon per asfalto ĝis veno de vintro. Estis speciale aĉetita el Korea Respubliko asfalta fabriko[2].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti