Zarkao, (aŭ Az-Zarqā), arabe: الزرقاء ‎ estas universitata urbego kaj gubernia ĉefurbo en nordokcidenta Jordanio en la samnoma gubernio Zarkao. Ĝia nomo signifas "la bluon unu".

Larĝa panoramo de urbo Zarkao
Zarkao
urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 481 300  () [+]
Loĝdenso 8 022 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 5′ N, 36° 6′ O (mapo)32.08333333333336.1Koordinatoj: 32° 5′ N, 36° 6′ O (mapo) [+]
Alto 619 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Zarkao (Jordanio)
Zarkao (Jordanio)
DEC
Zarkao
Zarkao
Situo de Zarkao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarqa, Jordan [+]
vdr
Loĝdomoj en Zarkao
Mapo pri Jordanio, kie estas videbla Zarkao en proksimeco de Amano

Geografio redakti

Zarkao situas sur altebenaĵo en valo de samnoma rivero Zarka. Amano troviĝas 27, Irbid 53, Kerak 112, Akabo 309 kilometrojn.

Historio redakti

En la nuna areo de Zarkao vivis jam homoj ekde la unua jarcento. Baldaŭ la loko estis malgranda araba fortikaĵo. ĉeĉenaj enmigrintoj amase alvenis en 1902 pro militado inter Rusa kaj Turka Imperioj. En tiu tempo ankaŭ fervojo estis konstruita al Zarkao, kiu iĝis grava nabo. En 1905 la otomana guberniestro eligis dekreton pri ĉeĉenaj enmigrintoj posedi terojn. La populacio tiam rapide kreskis en grandeco. Post kiam la Transjordania Armea Forto estis formita en 1926, armeaj bazoj estis konstruitaj en Zarkao fare de la Brita Armeo kaj ĝi iĝis ĉefsidejo de Araba Legio. En 1928 la nova transjordania registaro establis la municipon de Zarkao.

Ekonomio redakti

 
Unu el la 3 universitatoj de Zarkao

Zarkao estas la industria centro de Jordanio. Ĝi estas hejmo al pli ol 50% de jordaniaj fabrikoj. La kresko de industrio en la grandurbo estas la rezulto de malaltaj dom-aŭ-terkostoj kaj proksimeco al la ĉefurbo Amano. Tie funkcias la sola naftorafinejo de la lando ekde 1962, kiu poste tiris la kemiajn kaj farmaciajn produktaĵojn. Menciindas ankaŭ produktadoj de agrikulturaj kaj teksaĵaj varoj.

Eduko redakti

 
Stacidomo de Zarkao

3 universitatoj funkcias en Zarkao.

Trafiko redakti

Zarkao havas stacidomon, eĉ pli nova fervoja linio estas konstruata al Amano. ŝoseon kaj stacidomon. Internacia aŭtovojo kuras al Saud-Arabio kaj Sirio.

Klimato redakti

Zarkao situas en tropika dezerta klimato. Dum somero oni mezuras 28-35 °C-ojn. Dum vintro la temperaturo estas proksimume al frostopunkto, tiam foje eĉ neĝas. Jare pluvas nur ĉ. 250 mm. Inter junio-septembro ne pluvas.

Vidu ankaŭ redakti

Kultivata nigelo

Fontoj redakti