La zarmaoj estas etno en Okcidentafriko, kiu vivas plejparte en sudokcidento de Niĝero, kie ili nombras 2.100.000 anojn. La zarmaa lingvo apartenas al la songhajaj lingvoj en la nil-saharaj lingvoj. Krome zarmaoj vivas en Niĝerio, Malio kaj Burkino[1], tradicie kiel agrokultivistoj. Garantii la nutradon de la familio estas tasko de la viroj.[2]

Zarma-knabinoj en tradicia vesto

FontojRedakti

  1. ethnologue.com
  2. Altmann, Graef, Haigis, Heidhues: Bäuerliche Landnutzungskonzepte als Entwicklungsansatz für Ernährungssicherung und Ressourcenschutz: Eine Fallstudie aus Südwestniger. Universitato de Hohenheim, Stuttgart, Germanio (germanlingva) (PDF-dateno, 320 KB). Arkivita el la originalo je 2007-07-08. Alirita 2008-03-31.