Zazie en la metroo

Zazie dans le métro (esperante Zazie en la metroo) estas burleska romano de Raymond Queneau, lia plej konata romano, kiu publikiĝis en 1959. Ĝi kromnomigis sian aŭtoron "Patro de Zazie".

Zazie dans le métro
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Raymond Queneau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1959
Loko Francio
Eldonejo eldonejo Gallimard
Loko de rakonto Parizo
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr

Intrigo redakti

La okazaĵoj estas en Parizo ene de 48 horoj dum striko de la metroanoj de Parizo. Zazie, adoleskantino petola kaj ludema kaj por kiu reguloj moralaj ankoraŭ ne tre valoras, devas trakuri la francan ĉefurbon piede kaj taksie. Irante de unu urbokvartalo al alia ŝi renkontis tre interesajn personojn kiuj invitas je multaj dialogoj "bongustaj".

Ĉi tiu romano estu ankaŭ pripenso de la hazardo de la homa ekzistado kaj la tempoforflugo. Al la patrino, kiu demandas Zazie je la fino de la tago pri la travivitaĵoj en Parizo, Zazie filozofie respondas ke ŝi maljuniĝis.

Graveco redakti

Tiu ĉi romano apartenas al la dua periodo kreiva de Queneau kiu estas fazo optimisma. Legante oni malkovras revenojn al elirpunktoj (p.e. disde la Austerlitz-stacidomo reen al la Austerlitz-fervojstacio), teknikoj kiuj ankaŭ tipas ĉe Marcel Proust, James JoyceWilliam Faulkner. Bonas ankaŭ meti la Zazie-romanon en konekton kun la unuaj tekstoj de Queneau pro ties plivalorigo de la parola lingvo antaŭ la skriba. Tio liberigu la lingvon de malbona tradicio skriba. Tiel la unika vorto "doukipudonktan", diversaj multsilabaj vortoj kaj la pleje ŝatata vorto de Zazie ("mon cul = pugo mia") montras liberecon de la lingvo speciala kaj individua de la verkisto. Lingvo, kiu ne havas ion kontraŭ stilo kiun aliaj eble taksus maldeca.

Sukceso redakti

La romano gajnis la premion Prix de l’Humour noir. Ankoraŭ en la jaro de la publikiĝo la romano estis taŭgigita por surscenejigo far Hussenot, la sekvantan jaron por filmo far Louis Malle.

Literaturo redakti

  • Günter Berger: Der Roman in der Romania. Neue Tendenzen nach 1945. Narr, Tübingen 2005, ISBN 3-8233-6147-3, p. 73–85.
  • Andreas Blank: Literarisierung von Mündlichkeit. Louis Ferdinand Céline und Raymond Queneau. Narr, Tübingen 1991, ISBN 3-8233-4554-0, p. 291–304.
  • Monika Wodsak: Un délire tapé à la machine par un romancier idiot’? Zum Problem der Übersetzung von Raymond Queneaus Zazie dans la métro. In: Henning Krauß (Hrsg.): Offene Gefüge. Literatursystem und Lebenswirklichkeit. Festschrift für Fritz Nies zum 60. Geburtstag. Narr, Tübingen 1994, ISBN 3-8233-4128-6, p. 295–316.