Zbigniew Herbert

Zbigniew HERBERT (naskiĝis la 29-an de oktobro 1924 en Lvovo, mortis la 28-an de julio 1998 en Varsovio) - pola verkisto, poeto, eseisto, dramisto, kreinto de fama poetika ciklo "Pan Cogito" (Sinjoro Cogito), aŭtoro de radiodramoj. En 2018 la duan fojon estas festata la Jaro de Herbert.

Zbigniew Herbert
Persona informo
Zbigniew Herbert
Naskiĝo 29-an de oktobro 1924 (1924-10-29)
en Lvivo,  Pollando
Morto 28-an de julio 1998 (1998-07-28) (73-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj pola vd
Loĝloko LvivoProszowiceKrakovoToruńSopotToruńBrwinówVarsovioParizoVarsovioBerlino vd
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoPola Popola RespublikoPollando vd
Alma mater Nicolaus Copernicus University in Toruń • Universitato Ekonomika de Krakovo • Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow • Lviva UniversitatoJagelona UniversitatoUniversitato de Varsovio vd
Subskribo Zbigniew Herbert
Familio
Edz(in)o Katarzyna Herbert vd
Amkunulo Halina Misiołek vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo • eseisto • aŭtoro vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1950–1998 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La brusto de Zbigniew Herbert en la Aleo de Famuloj en la Skvaro de Skoltoj en Kielce
La portreto de Zbigniew Herbert pentrita de Zbigniew Kresowaty

Vivo redakti

Studinte ekonomion en Krakovo, juron en Toruń kaj filozofion en Varsovio, li elprovis sin en diversaj profesioj. Dum sia vivo li okupiĝis de butikumado ĝis eldonado. Li faris longajn vojaĝojn, interalie al Francio, Italio kaj Grekio. En la jaro 1956 li publikigis sian unuan poemaron. Plejparton de sia vivo li trapasis en komunista Pollando. Kvankam la reĝima sistemo malesperigadis lin li ne povis eskapi de ĝi pro la sentimento al la pola tero. Reveninte al la lando li estis do ĉiam observita de komunistoj.

La verkado de Zbigniew Herbert ampleksas lirikon, eseojn kaj dramojn. Ĝin karakterizas metafora lingvaĵo kaj politike-filozofia temaro. Li prenis multe de siaj unuaj majstroj - Joseph Conrad kaj Józef Czechowicz - kreante la dekadentisman, ekzistadiisman vizion propran al si. Plej admirataj verkoj de Herbert estas Pan Cogito kaj Raport z oblężonego miasta (Raporto de sieĝata urbo). Liaj libroj estis tradukitaj en 38 lingvojn. Laŭreato de pli ol 20 literaturaj premioj. De la fino de la 60-aj jaroj unu el pli seriozaj kandidatoj por la Nobel-premio pri literaturo. En la 80-aj jaroj iĝis reprezenta poeto de pola opozicio. De 1986 loĝis en Parizo. Al Pollando revenis post 6 jaroj, en 1992. Pola Sejmo proklamis la jaron 2008 Jaro de Zbigniew Herbert. Kun Czesław Miłosz, Tadeusz Różewicz kaj Wisława Szymborska li estas plej eminenta majstro de la pola poezio postmilita.

 
Zbigniew Herbert estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Listo de verkoj redakti

Eseoj redakti

post morto:

  • Labirynt nad morzem (La labirinto ĉe la marbordo, 2000)
  • Król mrówek. Prywatna mitologia (La reĝo de formikoj. Privata mitologio, 2001)

Poezioj redakti

  • Struna światła, (La kordo de lumo, 1956)
  • Hermes, pies i gwiazda (Hermeso, hundo kaj la stelo, 1957)
  • Studium przedmiotu (Studo pri la objekto, 1961)
  • Napis, (La aliĝo, 1969)
  • Pan Cogito (Sinjoro Cogito, 1974)
  • Raport z oblężonego Miasta i inne wiersze (Raporto de sieĝata Urbo kaj aliaj poemoj, 1983)
  • Elegia na odejście (Elegio pri foriro, 1990)
  • Epilog burzy (Epilogo de ŝtormo, 1998)
  • 89 poemoj (1998, elekto de pli fruaj poemoj)

kaj post morto:

  • Podwójny oddech. Prawdziwa historia nieskończonej miłości. Wiersze dotąd niepublikowane (Duobla spiro. La vera historio de malfinia amo. Poemoj ĝis nun nepublikigitaj, 1999)

Dramoj redakti

  • Jaskinia filozofów (Kaverno de filozofoj, 1957)
  • Drugi pokój (Dua ĉambro, 1958)
  • Rekonstrukcja poety (Rekonstruo de poeto, 1960)
  • Lalek. Sztuka na głosy (Lalek. Dramo por sep voĉoj, 1961)
  • Listy naszych czytelników (La leteroj de niaj legantoj, 1972)

Fama citaĵo (aŭdebla en la filmo) redakti

La poeto komence amikiĝis kun Czesław Miłosz kaj Adam Michnik, sed pro ilia sinteno al komunismo profunde disreviĝis: Michnik estas manipulanto. Tio estas homo de malbona volo, mensoganto, intelekta trompisto. Ideologio de tiuj sinjoroj estas, por ke en Pollando regu "socialismo kun homa vizaĝo". Tio estas fantomo por mi tute ne tolerebla.

Interesaĵoj redakti

Kontraŭbatalanta marksisman bolŝevismon kaj postmodernisman novmarksismon.

Memorigo en kantoj redakti

En Esperanto aperis redakti

  • La sepa anĝelo (poemo). Trad. Kris Long. En: Nova Esperanta krestomatio, p. 484-485.
  • Zbigniew Herbert - Poeto de konscienco. Trad. Jozef Gąsiorowski. Toruń, Esperanto-Societo Flamo, 2018.

Bibliografio redakti

  • Bohdan Urbankowski, Poeta, czyli człowiek zwielokrotniony. Szkice o Zbigniewie Herbercie (Poeto, aŭ la homo multobligita. Skizoj pri Zbigniew Herbert), Radom 2004

Eksteraj ligiloj redakti