Zbigniew Nagowski

Zbigniew Roman Nagowski (naskiĝis la 2-an de julio 1929 en Zosin apud Horodło, mortis la 2-an de aprilo 2017 en Bydgoszcz) - pola inĝeniero, poligloto, ĉiĉerono de Esperantotur, tradukisto kaj esperantisto, onklo de vikipediisto Krzysztof Śliwiński.

Esperantista vivoRedakti

Zbigniew Nagowski esperantistiĝis kiel memlernanto dum deviga soldatservo, kiam kiel ŝoforo veturigis oficirojn kaj havis multe da tempo. Pli frua ekkono de latino faciligis lian lernadon. Aprile 1958 turnis sin al Pola Esperanto-Asocio pri preteco gvidi kurson por skoltoj ricevante aprobon flanke de Bolesław Monkiewicz. En Brzeg, Środa Wielkopolska kaj Bydgoszcz gvidis kursojn de Esperanto. Verkis lernolibron (en manuskripto), tradukis ŝlagrojn de polaj kantoj. Dum pluraj jaroj korespondis en Esperanto kun monaĥo, la amiko de Pio el Pietrelcina, kiu sanigis kelke da homoj el la familio kaj konatojn. Elpoligis esperantlingvan broŝuron pri Patro Pio, de Alberto del Fante, laŭ permeso de Arni Decorte.

KuriozaĵoRedakti

Pro cenzuro en Pola Popola Respubliko du ekzempleroj de esperantlingva libreto pri Patro Pio, alsenditaj de Italio ne atingis la adresaton. La tria estis resendita de regopovoj de la komunista reĝimo. Pro tio apartaj folioj estis enmetataj al unuopaj leteroj ĝis kompletigo de la tuto. Intertempe unu folio "perdiĝis".