Zdeněk Fibich

Zdeněk FIBICH (21-a de decembro 1850 - 15-a de oktobro 1900) estis ĉeĥa romantika komponisto, kiu famiĝis precipe per muzikaj akompanoj de poemoj kaj dramoj, t.n. melodramoj.

Zdeněk Fibich
Zdenek Fibich.jpg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1850 (1850-12-21)
en Všebořice
Morto 15-an de oktobro 1900 (1900-10-15) (49-jara)
en Nova Urbo
Mortokialo pneŭmonito
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Familio
Edz(in)o Betty Fibichová
Okupo
Okupo komponistopedagogodirigento • muzikologo • dramaturgo • ĥorestro
Verkoj The Tempest
Šárka
The Bride of Messina
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Zdeněk Fibich

Fibich studis gimnaziojn en Vieno kaj Prago, la muzikan teorion ĉe Z. Kolešovský kaj en Pian-lernejo de Smetana. Poste li studis en Leipzig, Parizo kaj Mannheim. Li private instruis muzikon, komponis kaj direktis orkestron en la Provizora Teatro en Prago. Li inklinis al romantikismo.

VerkojRedakti

  • El la montaro (Z hor, pianciklo, 1887)
  • Pentristaj studaĵoj (Malířské studie, 1898-1999)
  • Sonato B maĵora por kvarmana piano (1886)
  • Koncerta polonezo
  • uverturoj por dramoj Praga Judo, Komedia, Nokto en Karlŝtejn, Komenio, Ulriko kaj Boĵena
  • simfoniaj poemoj Otello, Záboj, Slavoj kaj Luděk, Tomano kaj driado, Ŝtormo, Primavero,
  • kantocikloj Kvar baladoj, Ses kantoj, Printempaj radioj, Burĝonoj
  • kantatoj Printempa romanco, Meluzino
  • melodramoj Antaŭkristnaska tago, Venĝo de floroj, Eterneco, Reĝino Emma, Nikso
  • operoj Bukovín, Blaník, Fianĉino de Mesino, Tempesto, Hedy, Šárka, Falo de Arkun
  • Granda teorie.praktika lernolibro pri flutoj

SondosierojRedakti

  • Poem[rompita ligilo]

Eksteraj ligilojRedakti

  • Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto