Zdeněk MILER (naskiĝis la 21-an de februaro 1921 en Kladno (Ĉeĥoslovakio), mortis la 30-an de novembro 2011 en Nová Ves pod Pleší (Ĉeĥio)) estis ĉeĥa filmisto de desegnitaj filmoj. Plej konata estas lia figuro Talpo (ĉeĥe Krtek).

Zdeněk Miler
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1921 (1921-02-21)
en Kladno
Morto 30-an de novembro 2011 (2011-11-30) (90-jaraĝa)
en Nová Ves pod Pleší
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Memorigilo Zdeněk Miler
Familio
Edz(in)o Emilie Milerová
Okupo
Okupo kartunisto • filmreĝisoroilustristoanimaciisto • pentristo • scenaristo • reĝisoro • grafikartisto
Verkoj Krtek
vdr

Vivo redakti

Jam infanaĝe Miler kaj ŝatis kaj kapablegis desegni. 1936 li ekstudis ĉe ŝtata prigrafiko-lernejo (en Prago-Smíchov) kaj poste (1939 – 1942) studis fotadon ĉe la praga lernejo pri artmetioj ("uměleckoprůmyslová škola Praha"). 1942 li eklaboris en la film-entrepreno pri desegnitaj filmoj »Baťa« (en Zlín). Tie li lernis la plej bazajn metiajn kapablojn kaj specialiĝis pri animaciaj filmoj. Post la dua mondmilito li ŝanĝis al la entrepreno pri desegnitaj filmoj »Bratři v triku«, unue kiel desegnisto, reĝisoro kaj aŭtoro. Poste li iĝis ties direktoro.

La 28-an de oktobro 2006 la ĉeĥa prezidanto Václav Klaus honorigis la dumvivan verkadon Miler per la ĉeĥa merit-medalo.

Krtek – La malgranda talpo redakti

Miler kreis proksimume 70 filmojn. Eble 50 el ili temas pri lia plej fama kreaĵoj: Krtek, la malgranda talpo.

En 1956 Miler ricevis taskon filmigi porinfanan rakonton. Sed la rakonto al li ne plaĉis, krome li timis esti tro influita per la filmoj de Walt Disney. Li serĉis besteton, kiu ricevu ĉefan rolon. Kiel li poste rakontis, li stumblis dum promenado pro talpa monteto kaj tiel ekhavis la ideon uzi talpon. En 1956 la unua filmo estis kreita: »Kiel la talpo ricevis siajn pantalonojn« (»Jak krtek ke kalhotkám přišel«). Ĝi estis premiita per la »Arĝenta Leono« de la filmfestivalo en Venecio.

Tiutempe la talpo ankoraŭ parolis. Sed Miler volis, ke lia talpo estu komprenata ĉie ajn en la mondo. Tial pli poste la talpo nur esprimis siajn sentojn per mallongaj vokoj. Miler uzis la voĉojn de siaj filinoj por tio. Kaj ili ankaŭ estis la unuaj, kiuj rajtis spekti la filmojn. Per tio Miler vidis, ĉu infanoj komprenas la mesaĝojn, kiujn transdonu la filmoj.

En Ĉeĥoslovakio Krtek estis tuj grandega sukceso. Hodiaŭ ĝi estas spektata en pli ol 80 landoj.

Kiom ege Krtek estas parto de Miler montras citaĵo: »Mi bezonis longe por tion kompreni, sed se mi desegnas Krtek-on, mi min desegnas.«

Filmografio redakti

  • Krtek – La malgranda talpo
  • »Pri milionulo kiu ŝtelis la sunon« (»O milionáři, který ukradl slunce«), 1948; laŭ Jiří Wolker
  • »Luna rakonto« (»Měsíční pohádka«), 1958
  • »Kiam hundido apetitiĝis pri mielo« (»Jak štěňátko dostalo chuť na med«), 1960
  • »Pri la malgranda hundido« (»O štěňátku«), 1960
  • »Kiam la hundido volis malgrandajn hundojn« (»Jak štěňátko chtělo malé pejsky«), 1960
  • »Kiam la suno redonis la akvon al la hundido malgranda« (»Jak sluníčko vrátilo štěňátku vodu«), 1960
  • »Pri la plej riĉa korvo de la mondo« (»O nejbohatším vrabci na světě«), 1961
  • »Ruĝa ŝpuro« (»Rudá stopa«), 1963
  • »Pri la malgrandaj kvarangulo kaj triangulo« (»O Čtverečkovi a Trojúhelníčkovi«), 1963
  • »Velura bendo« (»Sametka«), 1967
  • »Helgolanda romanco« (»Romance helgolandská«), 1977
  • »La grilo kaj la maŝino« (»Cvrček a stroj«), 1977
  • »La grilo kaj la araneo« (»Cvrček a pavouk«), 1977
  • »La grilo kaj la violono« (»Cvrček a housličky«), 1978
  • »La grilo kaj la kokino« (»Cvrček a slepice), 1978
  • »La grilo kaj la segilo« (»Cvrček a pila«), 1978
  • »La grilo kaj la bombardono« (»Cvrček a bombardón«), 1978
  • »La grilo kaj la kontrabaso« (»Cvrček a basa«), 1979

Libroj kaj aliaj objektoj redakti

Pri kelkaj filmoj aperis bildlibroj tre ĉarmaj, kun aldonitaj tekstoj. Kutime ili aperis en la praga eldonejo »Artia«, kiu okazigis ankaŭ komunajn eldonojn kun alilingvaj eldonejoj.

Intertempe ekestis tuta industrio ĉirkaŭ la eta talpo, kiu ofertas ĉiuspecajn objektojn kiel infanajn vestaĵojn, bantukojn, tasojn, ludojn, puzlojn, kristnaskajn kalendarojn ktp.

Eksteraj ligiloj redakti