Zdeněk Pluhař (esperantisto)

Zdeněk PLUHAŘ (naskiĝis la 2-an de majo 1936) estas ĉeĥa kemiisto kaj esperantisto, honora membro de ĈEA.

Dum longaj jaroj li aktivis en la scienc-teknika sekcio de ĈEA, plurajn jarojn laboris kiel profesia sekretario de ĈEA kaj gvidanto de libroservo de ĈEA.

Dum preparo de novaj vortaroj de Kraft li helpis pri fakaj vortoj.

Aktive li partoprenis en preparo de AEST-oj, kie aperadis ankaŭ liaj prelegoj. La lastajn kajerojn de KAEST li redaktas.

VerkojRedakti

  • Agroĥemiaĵoj kaj la vivomedio 1. La kromefikoj de la industriaj sterkaĵoj (En: AEST 1978)
  • Konciza historio de la nomenklaturoj en ĥemio (En: AEST 1978)
  • Problemoj de la sistema ĥemia nomenklaturo en la Internacia Lingvo (En: AEST 1978)
  • Ebloj kaj perspektivoj de la vegetala hista kulturo (En AEST 1981)
  • Imunoĥemio en la moderna agrokulturo (En: AEST 1982)
  • Iom da historio de AEST (En: KAEST 1999)
  • Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj (En: KAEST 2007)
  • Ĥemia vortaro Esperanta-Ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta (KAVA-PECH 2009)
  • Ĉeĥa-Esperanta kaj Esperanta-Ĉeĥa Vortareto de Medicinaj Vegetaloj 2011 [1]
  • Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto (konciza enkonduko) 2011 [2]
  • Ekoturisma vortaro : Esperanta - česky - deutsch - englisch - français* (KAVA-PECH, 2011)

TradukojRedakti

  • Jaroslav Hálek, Josef Dubiŝar: Kunekzistado de la urbo kaj la ĥemio (En: AEST 1980)
  • Lubomír Tichý: La vivomedio kaj la sano (En: AEST 1980)
  • Jefremov: Nebulozo en Andromedo (manuskripto kun J. Černý)
  • Alois Jilemnický: Vi estas en Hořice v Podkrkonoší (prospekto "Ekspozicio de infanpentraĵoj el kvin kontinentoj", 1982)

Vidu ankaŭRedakti