Zdzisław Krygowski

Zdzisław Jan Ewangeli Antoni KRYGOWSKI (naskiĝis la 22-an de decembro 1872 en Lvovo, mortis la 10-an de aŭgusto 1955 en Poznań) - pola matematikisto, inicanto de kriptologiaj esploroj pri Enigma.

Zdzisław Krygowski
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1872 (1872-12-22)
en Lvivo
Morto 10-an de aŭgusto 1955 (1955-08-10) (82-jaraĝa)
en Poznano
Tombo Jean-Marie Vianney cemetery in Poznań
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato • Jan III Sobieski High School in Kraków
Subskribo Zdzisław Krygowski
Familio
Patro Antoni Krygowski
Frat(in)o Stanisław Krygowski
Okupo
Okupo matematikisto • kriptologo
vdr

Familio redakti

Zdzisław estis filo de Antoni Krygowski (1824-1904), laŭ edukiteco matematikisto kaj fizikisto, eminenta pedagogo, profesoro de gimnazioj en Tarnopol, Tarnów kaj Lvovo, en la jaroj 1876 - 1887 direktoro de gimnazio en Wadowice. Li frekventis gimnazion en Wadowice (I-V klasoj ĝis 1882) poste gimnazion en Krakovo, en la jaroj 1882-1887.

Krakovo redakti

  • 1890 Komenco de studoj ĉe Filozofia Fakultato de Jagelona Universitato. Dum tri jaroj sub la direkto de F. Karliński li laboris en Astronomia Observatorio.
  • 1893 Kun T. Łopuszański fondis matematikan rondon de studentoj.
  • 1895 Pasis ekzamenon por instruisto de matematiko kaj fiziko.
  • La 13-an de novembro 1895 promociis kiel doktoro pri filozofiaj sciencoj surbaze de la disertaĵo El la teorio de ĝeneralaj teoremoj de Green.
  • 1895-1896 Scienca stipendio en Berlin; li laboras sub la direkto de Lazarus Immanuel Fuchs kaj Herrmann Amandus Schwarz.
  • 1896-1898 En Parizo (Sorbono - Facultédes Sciences) laboras sub la direkto de Paul Appell kaj Charles Emile Picard, kun kiuj ligis lin amikeco.

Zdzisław Krygowski publikigis ĉirkaŭ 30 laboraĵoj pri elipsaj kaj hiperelipsaj funkcioj kaj iliaj integraloj en polaj kaj francaj revuoj ( "Comptes rendus de l'Académie des Sciences de Paris", "Bulletin de la Société Mathematique de Francé").

Przemyśl redakti

Lvovo redakti

  • 1901 Nomumita docento pri elementoj de supera matematiko en la Fakultato de Kemio kaj Arkitekturo de Politekniko de Lvovo; li lekciis tie samptempe matematikon kaj fizikon en Supera Reala Lernejo. Ambaŭ funkciojn plenumis ĝis 1908, kun mallonga paŭzo 1906-1907, kiam ekveturis al Parizo por labori pri habilita disertaĵo.
  • 1908 Habilitiĝas en Lvovo surbaze de la laboraĵo Sur le développement des fonctions hyperelliptiques en séries trigonométriques ("Prace Matematyczno-Fizyczne" 1908).
  • La 31-an de oktobro 1908 nomumita profesoro eksterordinara pri matematiko en Politekniko de Lvovo,
  • Ekde la 13-a de decembro 1908 ekgvidis Matematikan Katedron post tragika morto de profesoro Kępiński.
  • Ekde la 1-a de novembro 1909 profesoro ordinara.
  • En la jaroj 1913-1915 estis dekano de la Fakultato pri Akva Inĝenierarto de la Politekniko de Lvovo,
  • 1917-1918 Rektoro de tiu ĉi altlernejo.

Krom tiutempe publikigataj laboraĵoj por revuoj li prilaboris:

  • "Elementa matematyki wyższej" (Kurs litograficzny) (Elementoj de supera matematiko; litografia kurso)
  • "Wykłady matematyki" (cz. 1 "Rachunek różniczkowy i teoria szeregów") (Lekcioj pri matematiko; 1-a parto Diferenciala kalkulo kaj teorio de serioj) eldonitaj helpe de politeknikaj studentoj.

Poznań redakti

En 1919 kune kun fondo de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań ekgvidis katedron de matematiko organizante seminarion pri analitikaj funkcioj, kiun gvidis dum 19 jaroj.

Ĉi tie aranĝis ankaŭ sekretan kurson de ĉifrado inter studentoj de la tria kaj kvara studjaroj. El gestudentoj de la lastaj jaroj elektis grupon de pli ol 20 personoj. Programo de la kurso enhavis fundamentojn de kriptologio kaj de tiuj fakoj de analitiko, kiujn oni povus apliki en ĉi tiu scio-kampo (i.a. permutaĵoj kaj probablokalkulo). Krom profesoro Krygowski fakajn okupojn kaj lekciojn gvidis alveturantaj de Varsovio majoro F. Pokorny, kapitano M. Ciężki kaj inĝeniero Antoni Palluth, konstruinto de ĉifraj aparatoj.

Fine de 1929 oni komencis sisteman laboron por solvi germanan sistemon Enigma. La 1-an de septembro 1932 estis likvidita agentejo de Ĉifr-oficejo en Poznań kaj tri la plej talentaj kriptologoj transiris al la ĉefurbo. Ili estis: Marian Rejewski, Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki.

Krygowski estis prezidanto de Lvova Filio de Pola Matematika Societo kaj de Filio en Poznań de la sama societo. En 1926 estis prezidanto de la societo. Li interesiĝis pri muziko, membro de la Société de Frédéric Chopin.

Literaturo redakti

  • Stanisław Jakóbczyk, Janusz Stokłosa, Złamanie szyfru Enigma. Poznański pomnik polskich kryptologów (The Breaking of the Enigma Cipher: the Poznań Monument to the Polish Cryptologists), Poznań, Wydawnictwo Poznańskiego Towarzystwa Przyjaciół Nauk, 2007, ISBN 978-83-7063-527-5.