Zdzisław Maciej RURARZ (naskiĝis la 24-an de februaro 1930 en Pionki, mortis la 21-an de januaro 2007 en Falls Church, Virginio) – pola diplomato, lekciisto en SGPiS (la unua Ekonomika Universitato en Pollando), aŭtoro de multaj libroj kaj publikaĵoj, ambasadoro de Pola Popola Respubliko en Japanio.

Zdzisław Rurarz
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1930 (1930-02-24)
en Pionki
Morto 21-an de januaro 2007 (2007-01-21) (76-jaraĝa)
en Falls Church
Mortokialo kancero
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Central School of Foreign Service
Okupo
Okupo politikistodiplomatoekonomikistoambasadoro • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

En 1945 li aliĝis al ZWM (pola subtera komunisma junulara organizo), en 1946 al PPR (Pola Laborista Partio). En la jaroj 70-aj laboris i.a. en skipo de ekonomiaj ekspertoj ĉe Edward Gierek, komunista gvidanto de Pola Unuiĝinta Laborista Partio

Post proklamo de milita stato en Pollando en 1981 li iris en ambasadejon de Usono en Tokio petante politikan azilon. Informoj pri lia fuĝo ĝisiris Pollandon, pro kio oni forveturigis lin kun la familio al Usono, kie ekloĝis. En malfermita letero al generalo Wojciech Jaruzelski, postlasita en Tokio, li skribis: Sinjoro Generalo, ordonante uzi Polan Armeon kontraŭ la pola nacio, vi certigis al vi lokon en nia sanga historio kiel ekzekutisto de la nacio. [...] Ĉu vi, Generalo, estas tiel naiva, ke ne konscius la fakton, al kiu vi servas?

Postsekvo de la fuĝo de Rurarz al Usono estis forpreno de civitaneco al li, flanke de regopovoj de Pola Popola Respubliko, konfisko de lia bieno postlasita en la lando kaj kontumaca kondamno al morto pro perfido de la patrio. Simila sorto trafis Romuald Spasowski, ambasadoro de Pola Popola Respubliko en Usono, kiu post enkonduko de la milita stato en Pollando ankaŭ petis politikan azilon.

En Usono antaŭ komisiono de la Usona Kongreso li malaprobis la politikon de generalo Wojciech Jaruzelski kaj enkondukon de la milita stato li nomis deklaro de la milito kontraŭ la nacio flanke de registaro. Li apelaciis al usonaj politikistoj enkonduki ekonomiajn sankciojn kontraŭ Pola Popola Respubliko.

Post 1989 li malofte politikumis kaj elpaŝis publike estante skeptika pri politikaj ŝanĝiĝoj en Pollando. Februare 1990 oni retirigis kondamnon al morto por 25 jaroj de mallibero. Maje oni nuligis la verdikton, sed ne decidis pri redono de postlasita bieno. Profesoro Rurarz neniam revenis al Pollando timante perdi la vivon - li ne fidis verecon de la deklaro. Post morto honorigis lin nur Usono, kion emfazis vortoj de la usona ambasadoro en Pollando Victor Ashe - Ambasadoro Rurarz estis homo de neflekseblaj principoj, kiu dum malfacila periodo por Pollando ekdecidis firme defendi siajn konvinkojn. Li estos memorigita danke al sia kuraĝo. En Pollando oni praktike prisilentis ĉi tiun fakton.

La lastajn vivojarojn li pasigis en Reston en Virginio. Ekmalsanis je kancero.

Publikaĵoj redakti

  • Zdzisław Rurarz, Ekspansja kapitału USA (Ekspansio de usona kapitalo), Państwowe Wydawnictwo Ekonomiczne, 1969
  • Zdzisław Rurarz, Dylematy rozwoju (Dilemoj de evoluo), PWE, 1977
  • Zdzisław Rurarz, Kryzys energetyczny – mit czy rzeczywistość? (Energetika krizo - mito aŭ realo?), PWE 1978
  • Zdzisław Rurarz, Byłem doradcą Gierka (Mi estis konsilisto de Gierek), Wyd. Andy Grafik LTD, Chicago-Toronto-Warszawa 1990, p. 171.
  • Zdzisław Rurarz, "Komuchy" Eldonejo Wici 1998, p. 372

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti