Zeĥarja (profeto)

profeto de la Hebrea Biblio
(Alidirektita el Zeĥaria (profeto))

Zeĥarja (hebree: זְכַרְיָה, Zəḵaryā) signifas Javeo memoras.

Zeĥarja
Biblia persono
homo • homa biblia persono
Informoj
Sekso vira
Religio judismo
Okupo profeto
vdr

Ĝi estas la nomo de unu el la minoraj profetoj kiu verkis la samnoman libron klasigitan unu el la profetaj libroj de la Malnova Testamento, hebrelingve nomataj Neviim en la hebrea Biblio (Tanaĥo).

Li vivis epoke de la posta ekzilo babilona kaj multe okupiĝis pri la rekonstruo de la Templo de Jerusalemo, detruita de babilona armeo.

Kiel la profeto Ezekielo, Zeĥarja havis sacerdotan devenon.

Zeĥarja estas kultata kiel sanktulo ĉe Katolika Eklezio kiu lin liturgie honoras la 6-an de septembro, kaj ĉe tiuj eklezioj kiuj konfesas la komunecon kun la sanktuloj.

Pri profeto Zeĥarja estas mencio en la bibliaj libroj de Ezra kaj Neĥemja.

Tiu profeto estas menciita ankaŭ ĉe Islamo kiel unu el tiuj profetoj kiuj antaŭis Mohamedon - la islama tradicio igas lin entombigita en la Granda Moskeo de Halepo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti