Zeĥarja (patro de Johano la Baptisto)

Zeĥarja estis la patro de Johano la Baptisto kaj edzo de Sankta Elizabeto. Lia historio estas rakontata en la unua ĉapitro de la Evangelio laŭ Luko.

Zeĥarja
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Evangelio laŭ Luko
Informoj
Eble sama Zechariah in Islam
Sekso vira
Religio monoteismo
Sankondiĉo selektiva mutismo
Okupo pastro
Edzo/Edzino Elizabeto
Infanoj Johano la Baptisto
vdr
Zeĥarja ricevas anoncon de la Anĝelo

En la kristana tradicio li estis juda pastro kiu ricevis la anoncon pri la naskiĝo de sia filo, far la Anĝelo Gabrielo. La filo nomiĝis Johano, kiu preparis la vojon al Jesuo, filo de Maria.

Kaj li kaj la edzino jam estis tre aĝaj. Pro tio Zeĥarja dubis pri la anonco de la anĝelo. Kiel signo, la anĝelo mutigis lin ĝis la nasko de la infano. Li povis denove paroli post la cirkuncidado de Johano (ok tagojn post la naskiĝo), kiam oni debatis pri la nomo de la etulo. Meze de la debato li skribis sur tabulo «Lia nomo estas Johano», kaj tuj ekparolis. Post tio oni ne plu scias pri la vivo de Zeĥarja kaj de Elizabeto. Sed oni supozas ke poste ili forpasis pro la aĝo.