Zealandia (naturrezervejo)

Zealandia, iam konata kiel (angle Karori Wildlife Sanctuary),[1] estas protektita natura areo en Wellington, Novzelando, kie la biodiverseco de 225 ha estas restaŭrira. La naturrezervejo estis iam parto de akvokolekta areo de Wellington, inter la monteto Wrights (borde de Karori) kaj la bruklinaj ventogeneratoroj de Polhill. Plej el la novzelandaj ekosistemoj estis akre modifitaj pro la enmeto de termamuloj kiuj ne ekzistis dum la evoluado de tiuj ekosistemoj, kaj pro tio okazis detruega efiko sur indiĝenaj flaŭro kaj faŭno. Tiu naturrezervejo, ĉirkaŭita de kontraŭplaga barilo, estas bona ekzemplo de ekologia insulo, kiu permesas la naturan ekosistemon pluiĝi per minimumigo de tiuj enmetitaj premoj.

Zealandia
protektata areo • faŭna rifuĝejo • muzeo [+]

Koordinatoj41° 17′ 40″ S, 174° 45′ 0″ O (mapo)-41.294375174.750025Koordinatoj: 41° 17′ 40″ S, 174° 45′ 0″ O (mapo)
Areo2,25 km² (225 ha) [+]

Estiĝo1999

Zealandia (Nov-Zelando)
Zealandia (Nov-Zelando)
DEC
Zealandia
Zealandia
Map
Zealandia

Vikimedia Komunejo:  Karori Wildlife Sanctuary [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Tiu naturrezervejo iĝis grava turisma allogo en Wellington kaj danke al ĝi pliiĝis la nombro de vidaĵoj de specioj kiaj la tui kaj la kaka en ĉeurbaj kvartaloj.

Tiu naturrezervejo inspiris serion de similaj projektoj tra Novzelando, uzante kontraŭpredantajn barilojn nune protektante la biodiversecon de multaj aliaj areoj de arbaroj. Ekzemploj estas la 7.7hektara podokarpa arbarrestaĵo de Riccarton/Putaringamotu, la 98hektara Bushy Park kaj la 3500hektara Maungatautari enhavanta tutan monton.

Referencoj redakti

  1. "Wildlife reserve our new Zealandia", The Dominion Post, Fairfax New Zealand, 3a de Decembro 2008. Kontrolita 1a de Oktobro 2010.

41° 17′ 27″ Sudo 174° 45′ 12″ Oriento / 41.290817 °S, 174.753377 °O / -41.290817; 174.753377 (mapo)