Zef Luigj Mjeda

(Alidirektita el Zef Mjeda)

Zef Luigj MJEDA (naskiĝis en 1921, mortis la 5-an de oktobro 2000) estis albana esperantisto kaj honora membro de UEA ekde 1996.

En 1958 li renkontis la vjetnaman ambasadoron Nguyen Van Kinh, kiu entuziasmigis lin pri Esperanto. De tiam Mjeda plene dediĉis sin al la lingvo — kiom tio eblis en komunista Albanio. Arestita kun absurdaj pretekstoj en 1967, forpelita el la instruistaro, li devis dum naŭ jaroj, ĝis la pensiiĝo, najladi kestojn en tabak-fabriko. Tamen, li neniam ĉesis aktivi por Esperanto: jen kaŝe instruis ĝin, jen tradukadis albanajn poemojn kaj fabelojn, jen kompiladis grandan vortaron.

Post la demokratiiĝo de la lando komence de la 1990aj jaroj li fine ekpovis grandskale aktivi, ĉefe en intelektulaj kaj religiaj medioj. Li aperigis la dudirektan vortaron Fjalor Esperanto-shqip shqip-Esperanto (1993)[1] kaj Esperanto-lernolibron por albanoj (1994). Pro liaj meritoj esperantistaj kaj aliaj, la albana prezidento distingis lin en 1994 per la titolo "Instruisto de la Popolo". Mjeda estis delegito de UEA kaj albana sekciestro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Plurestas sen publikigo multaj tradukaĵoj faritaj de Mjeda el albana en esperanton, interalie la tuta ciklo pri bravuloj (albana granda eposo), multaj fabeloj popolaj kaj granda albana esperanta itala vortaro. Jam mortis lia edzino Anjeze sed pluvivas la filinoj kaj nepinoj same esperantistinoj.

Referencoj redakti

  1. Fjalor Esperanto-shqip / shqip-Esperanto. [Vortaro Esperanto-albana ĉirkaŭ 4.000 kapvortoj, albana-Esperanto ĉirkaŭ 8.000 kapvortoj]. Tiranë: 1993. 235 p. — 20 cm. Inkl. de 12 lingvolecionoj.