Zeila (en somalia Saylac, en araba زيلع), konata ankaŭ kiel Zaila,[1] estas havenurbo en nordokcidenta regiono Awdal de Somalio, tute apud la landlimo kun Ĝibutio.

Zeila
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 11° 21′ N, 43° 28′ O (mapo)11.35388888888943.473888888889Koordinatoj: 11° 21′ N, 43° 28′ O (mapo) [+]
Zeila (Somalio)
Zeila (Somalio)
DEC
Zeila
Zeila
Situo de Zeila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zeila [+]
vdr

En antikveco ĝi estis identigita kun la komerca haveno Avalites priskribita en la verko de grek-romia marnavigisto de la 1-a jarcento nome Periplo de la Eritrea Maro, nome areo kiu estis situanta en la historia norda regiono Barbario. La urbo evoluis en centro de la komenca Islamo tuj post la alveno de la islamanoj tuj post la Heĝiro. Ĉirkaŭ la 9-a jarcento, Zeila estis priskribita kiel ĉefurbo de jam establita Adala Sultanlando, kaj estus akiranta sian pintan prosperon kelkajn jarcentojn poste en la 1300-aj jaroj. La urbo sekve venis sub la regado kaj protektado de la Otomana kaj de la Brita Imperioj.

Post la sendependeca periodo, Zeila estis administrita kiel parto de la oficiala Zeila Distrikto en la regiono Awdal de Somalio. Ĝi nuntempe funkcias kiel provinca komerca ĉefurbo, kaj estas ĉefa havenurbo ene de la aŭtonoma regiono Aŭdalando en la neagnoskita ŝtato, subŝtato aŭ regionaro Somalilando.

Referencoj redakti

  1. Kiel en Britannica de 1911 - vidu ĉe Eksteraj ligiloj sube kaj citaĵo el ĝi poste en tiu artikolo - kaj ankaŭ pli ĵuse en diversaj verkoj. "The Most Historical City"].

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti