Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mita persono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Zelo.

Laŭ la helena mitologio Zelo (el la greka Ζηλος [ˈziːləs], «fervoro», latine ZelusInvidia) estis personigo de fervoro kaj sindediĉo, sed ankaŭ de rivaleco, konkuremo, envio kaj malkonkordo. Li estis filo de Stiksa kaj de la titano Palaso,[1] do frato de Nika (venko), Krato (forto) kaj Bia (perforto).[2] La kvar gefratoj ĉiutempe ŝvebadas ĉirkaŭ la trono de Zeŭso aŭ apud li mem. Ilia nura tasko estis plenumado de liaj ordonojn, kaj pro ili tio apartenis al la kutima sekvantaro de la direĝo.[3] Stiksa kaj ŝia idaro helpis la olimpajn diojn venki la titanojn, kaj pro tio oni kompensis ŝin per granda honoro: ekde tiam ĵuri super Stiksa iĝis la plej sakrala promeso, plenumenda eĉ por ĉiuj la dioj.[4] Kelkaj mitologoj mencias la titanon Oceano kiel patro de Zelo, kun Stiksa.[5] Tamen, verŝajne tio devenas el konfuzo.

Zelo
greka dio
Informoj
Sekso vira
Patro Palaso
Patrino Stikso
Gefratoj BiaNikoKrato
vdr
Rekreado de la fama Statuo de Zeŭso en Olimpio,[6] verkita de Fidio kaj unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Sur la trono de la dia reĝo videblas kelkaj flugilhavaj membroj de lia akompanantaro, kiaj NikaZelo.

Zelo estis prezentita kiel sacerdoto portanta lampon per una mano kaj vipon per la alia. Poste, la Katolika Eklezio verŝajne adaptis tiun figuron al sia doktrino, konsiderante nur liajn atributojn rilantajn al religia fervoro. Tiucele, oni aldonis flugilojn al la prezentado de Zelo, kaj anstataŭis liajn lampon kaj vipon per evangelio kaj fajr-glavo. Oni prezetadis lin kiel juna religiulo flamkronita kaj preta batali kontraŭ idol-kultado.[7] Kiam li simbolas envion, oni priskribas lin kun minaca aspekto, mishumora brov-kunŝovo kaj fiparolanta. Li akompanadas mizerulojn kaj delektiĝas en malbono.[8] Krome, aludante rivalecon, oni prezentas lin kiel kruela povulo kies nefleksebla glavo apartigas gefilojn el gepatroj, rompante amojn, amikecojn kaj heroaĵojn kun plia efiko ol fajro.[9]

Pro siaj atributoj, oni identigis Zelon al la dajmono Agono, spirito de konkuremo kaj defio kiu ricevadis kultadon en Olimpio, kaj pro tio li estis tre ligita al la dajmonino Erisa, kiu simbolas la disputon komprenatan kiel mova forto de konkurado. Aldone, oni ankaŭ konsideris Ftonon, personigo de la romantika ĵaluzo, iamaniera ekvivalento de Zelo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti