Zenito (el la araba lingvo سمت الرأس, samt ar-raʾs, "direkto de la kapo" aŭ "vojo super la kapo"[1]) estas punkto de la ĉiela sfero, kiu estas direkte super la observanto. Pli precize, tio estas la punkto de la ĉielo kun altitudo) (foje nomata leva angulo) de +90 gradoj, kaj tio estas la poluso de la horizonta kordinata sistemo. Geometrie, tio estas la punkto sur la ĉielsfero, kiun tranĉas la linio elirante de la tera centro tra la observa loko.

Por la observanto O, ruĝa punkto ĉe la centro de la ĉielsfero, Z estas la zenito, dum Z' aliflanke de la sfero estas la nadiro; la akso PP' estas la aksa dekliniĝo de la Tero, kiu difinas la videblan ĉielon pro la tera rotacio.

Metafore ĝi estas la plej alta grado (de ies famo, kariero, entuziasmo ktp.).

Referencoj redakti

  1. Zenith (Zenito) (angle). Dictionary.com. Alirita 21-a de marto 2012.