Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zepelino (apartigilo)

Zepelino estas aerŝipo kun rigida framo.

La nomo venas de germana industriisto barono Ferdinand von Zeppelin, fondinto de la iama firmao Luftschiffbau Zeppelin GmbH, el kiu poste devenis la hodiaŭa Zeppelin GmbH),

Plej gravaj partoj de zepelino redakti

  • plenigita per gaso (pleje—per hidrogenoheliumo) korpo kiu havas longan formon. Ĝia pruo estas malakra, sed la pobo estas akrigita por plibonigi ĉirkaŭfluecon.
  • plumaro konsistas el kruce lokigitaj horizontalaj kaj vertikalaj senmovaj empenoj kaj kiloj, kaj el moveblaj rudroj (horizontalaj empeneronoj kaj vertikalaj direkteronoj)
  • nacelo (unu aŭ kelkaj) por pilotteamo, pasaĝeroj, motoroj, bagaĝo kaj aparataro

Celoj por zepelinoj redakti

 
Eksploda forbrulo de la zepelino Hindenburg

Zepelinojn ekspluatis oni por komunikado kaj liverado al malfacile alireblaj malcentraj regionoj, por skoltado kaj eskortado de ŝipoj, por serĉado de submarŝipoj, flotantaj minkampoj kaj a. Rapideco de zepelinoj estas ne pli ol 100–135 km/horo. Nun oni uzas zepelinojn en reklamado. Ekzistas projektoj de modernaj zepelinoj ankaŭ por aliaj celoj.

En 1915, zepelinoj estis uzataj en 1-a Mondmilito por ataki Brition.

Oni komencis uzi zepelinojn por transatlantika pasaĝera flugado, dum la intermondmilita periodo, sed tio ĉesis kiam, en 1937, la zepelino LZ 129 Hindenburg forbrulegis, pereigante 36 homojn, dum provo alteriĝi ĉe Lakehurst (Nov-Ĵerzejo).

Eksteraj ligiloj redakti