Zetzwil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zetzwil (stacidomo).

Zetzwil estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1258 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Zetzwil
Blazono de Zetzwil
Blazono de Zetzwil
Blazono de Zetzwil
Vilaĝocentro de Zetzwil
Vilaĝocentro de Zetzwil
Vilaĝocentro de Zetzwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 17′ 20″ N 8° 9′ 10″ O / 47.28889 °N, 8.15278 °O / 47.28889; 8.15278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1258
Areo 5,81 km²
Alteco 522 m super marnivelo
Poŝtkodo 5732
Komunumkodo 4147
Mapo de Zetzwil
Mapo de Zetzwil
Situa mapo de Zetzwil
vdr

Geografio redakti

Zetzwil situas ĉe la orienta bordo de la rivero Wyna. La nordokcidentan finon de la komunumo formas iama fruntmoreno de la glaciepoka Reuss-Glaĉero. Iam malantaŭ la moreno troviĝis lago, ĝis la rivero Wyna trarompis la morenan barilon. Postrestis vasta marĉo, kiun oni elsekigis en la 1920-aj jaroj. Tra la vilaĝo de oriento al okcidento fluas du rojoj, kiuj alfluas la riveron Wyna okcidente de la vilaĝo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,81 km², de kiuj 2,18 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,58 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 785 m s.m. sub la kulmino de la monto Homberg, la plej malalta punkto sur alteco de 494 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wyna.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zetzwil limas en nordo al Dürrenäsch, en nordoriento al Leutwil, en oriento al Birrwil, en sudoriento al Reinach, en sudo al Leimbach, en sudokcidento alGontenschwil, kaj en nordokcidento al Oberkulm.

Trafiko redakti

Zetzwil disponas pri haltejoj ĉe la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo] de Araŭo tra Reinach al Menziken.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Araŭo tra Beromünster al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento, kiu situas norde en distanco de proksimume 9 kilometroj de la vilaĝo-centro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zetzwil datiĝas el la jaro 1173 kiel Zeinhwile.

En mezepoko en Zetzwil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Zetzwil fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en la jaro 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en la jaro 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili vendis sian havaĵon en Zetzwil en la jaro 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Zetzwil fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.</ref>[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti