Zeulenroda-Triebes

komunumo en Turingio, Germanio

Zeulenroda-Triebes estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Greiz de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 16 021 loĝantojn.

Zeulenroda-Triebes
Blazono
Zeulenroda-Triebes (Germanio)
Zeulenroda-Triebes (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Greiz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036628, 036622
Poŝtkodo 07931–07937, 07950
Aŭtomobila kodo GRZ
Oficiala Municipokodo 16076087
Politiko
Komunumestro Frank Steinwachs
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 1
07937 Zeulenroda-Triebes
Demografio
Loĝantaro 16021 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 38′ N, 11° 58′ O (mapo)50.63333333333311.966666666667Koordinatoj: 50° 38′ N, 11° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 415 m
Areo 68,07 km²
Oficiala retejo http://www.zeulenroda-triebes.de
vdr

Historio kaj ekonomio redakti

En dokumento de la voktoj de Gera fariĝis la unua urba mencio "Zeulenmrode" en 1325. Ĝi estis fonidĝo malfrumezepoka en la Turingia Skista Montaro ĉe nodo grava de komercaj vojoj por bohemoj kaj frankoj. La loko iĝis urbo en 1438. Sed jam en 1492 Henriko de Gera feŭddonis la urbon al la reuß-a bofilo de Greiz. Ĝis 1919 la urbo sekve apartenis al la Duklando Reuß pli maljuna linio ĝis 1919, poste al la Popolŝtato Reuß kaj finfine al Turingio en 1920. Kaj la Kamparana ribelo de la 16-a jc kaj la Tridekjara milito malfortigis la urbon; ekfloro vera iĝis post 1700.

Evoluis maŝinkonstruo kaj ŝtrumpfarado por kiu estiĝis propra gildo jam en 1774. La ŝtrumpfarmaŝinaron oni inventis surloke (menciindas la fabriko "Am Platze"), gravis sekve ankaŭ ĉarpentado, korsetfabrikado, trikotaĵprodukto, meblofarado. En la 1.2.2006 enkorpiĝis al Zeulenroda la urbo Triebes (unua mencio en 1209, iam soraba fondiĝo) kio eksplikas la nunan oficialan dupartan nomon de la tuturbo.

Rondireto redakti

Diversaj fajregoj (ekz. 1790 kaj 1818) detruis multajn kvartalojn tiel ke la centra bazarplaco estiĝis en la 18-a/19-a jc laŭ klasikisma stilo. De tiam originas ekz. la Kirko Sankta Triunuo (Dreieinigkeitskirche, de 1820), la belega Urbodomo (Rathaus; de 1828, ĝian 38 metrojn altan turon kronas statuo de Temiso) kiel multaj burĝaj domoj. Dum restaŭradlaboroj inter 1964 kaj 1969 faritis la Fontano de la karpfajfisto (Karpfenpfeifer), la nuna urba emblemo.

En la Urba muzeo klarigas oni la historion de la urbo kaj la vivmanieroj. En la ĉirkaŭaĵoj belas la Rabensleite-arbaro, la akvobaraĵo Talsperre Zeulenroda kaj la Pöllwitz-arbaro.

 
la moderna naĝejo Waikiki, nomata laŭ fama plaĝo de Havajo, vidata de ekstere
 
Fontano ĉe la merkatoplaco

Vidindaĵoj redakti

Homoj rilataj al Zeulenroda redakti