ZHANG Jiaxiang (naskiĝis en 1932, en Nankino, mortis la 29-an de decembro 2019) estis ĉina astronomo de la Observatorio de Purpura Monto kaj prezidento de la Fondaĵo pri Malgrandaj Planedoj de tiu observatorio. Li estas konata ankaŭ sub la nomo Chia-Hsiang Chang [mankas fonto].

Zhang Jiaxiang
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1932 (1932-10-30)
en Nankino
Morto 29-an de decembro 2019 (2019-12-29) (87-jaraĝa)
en Nankino
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li naskiĝis en oktobro 1932 en Nankino en la provinco Ĝjangsuo. Li estis dungita kiel teknikisto en la Observatorio de Purpura Monto, tiam estrita de Zhang Yuzhe.

En 1957 Zhang Jiaxiang kaj Zhang Yuzhe kunlabore aperigis artikolon pri la orbito de artefarita satelito. De 1965 al 1972, Zhang Jiaxiang estris laborgrupon kies celo estis determini la orbiton de la unua ĉina artefarita satelito Dong Fang Hong I, lanĉita en 1970, kaj sekve tio, de la orbito de ĉina sinkrona satelito.

La 11-an de novembro 1957, li malkovris la asteroidon 5384 Changjiangcun.

En 1990, li antaŭkalkulis kun precizo la alfrapojn de la fragmentoj de la kometo Shoemaker-Levy 9 sur Jupiteron, sur la bazo de sia propra komputila simulado de la dinamiko de la sunsistemo.

En la 1990-aj jaroj, li estis komisiita, kiel scienca estro, de la projekto de konstruo de "Teleskopo por Apud-Teraj Objektoj", kiu estis plenumita kun sukceso.

La asteroido 4760 Jia-xiang[1] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti