La insulo Zhenbao (ĉine 珍宝岛, zhēnbǎo dǎo, "Malofta trezora insulo") aŭ insulo Damanskij (ruse остров Даманский) estas insuleto kun areo de 0,74 km², en la rivero Ussuri sur limo inter Rusio kaj Ĉinio. Ĝi estis subjekto de teritoria disputo inter la Sovetunio kaj la Ĉina Popola Respubliko en 1969. La du landoj interkonsentis la 19-an de majo, 1991, ke la insulo apartenas al Ĉinio. En 2005 ambaŭ flankoj - la Rusa Federacio kaj la Popola Respubliko Ĉinio - ratifikis la kontrakton pri limoj kaj tiel la insulo fariĝis definitive ĉina.

Eksteraj ligiloj redakti