Zhou Enlai
ZHOU Enlai[1][2][3][4][5] (ĉine 周恩来, pinjine: Zhōu Ēnlái, elparolita kiel ĜOŬ Enlaj[5]) (naskiĝis la 5-an de marto 1898 , mortis la 8-an de januaro 1976 ) estis la unua Ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko. Li oficis de oktobro 1949 ĝis sia morto en januaro 1976. Zhou oficis sub Mao Zedong kaj estis grava gvidanto en la Komunista Partio de Ĉinio.
Zhou Enlai | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1898 en Huai'an District |
Morto | 8-an de januaro 1976 (77-jara) en Pekino |
Mortokialo | urinvezika kancero |
Lingvoj | ĉina • japana • angla • franca • germana |
Ŝtataneco | Ĉina Popola Respubliko • Dinastio Qing • Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Universitato Meiĝi • Universitato de Ŭaseda • Nankai-Universitato |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | Zhou Enshou |
Edz(in)o | Deng Yingchao |
Okupo | |
Okupo | ministro • ministro pri eksteraj aferoj • politikisto |
Lerta kaj kapabla diplomato, Zhou oficis kiel ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj de 1949 ĝis 1958. Li kredis ke eblas pace rilati kun okcidentaj landoj post la Korea milito. Li partoprenis en la Ĝeneva Konferenco kaj helpis organizi la viziton de Richard Nixon al Ĉinio en 1972. Li helpis konduki politikon koncerne la malkonsentojn kun Usono, Tajvano, Sovetunio (post 1960), Hindio kaj Vjetnamio. Zhou estas plej bone konata kiel longtempa ĉefa asistanto de Mao Zedong. Lia specialaĵo estis fremda politiko. La malsamaj personecoj de Mao kaj Zhou faris el ili efikan teamon, laŭ Henry Kissinger, la usona diplomato kiu rilatis kun ambaŭ viroj.
FontoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zhou Enlai en la baza angla Vikipedio.
ReferencojRedakti
- ↑ Profilo de ZHOU ENLAI
- ↑ Senlima amo – pri la grandioza koncerto memora al Zhou Enlai ĈRI
- ↑ Amikeco de francaj prezidentoj al Ĉinio China Interreta Informa Centro-esperanto.china.org.cn
- ↑ La “Kultura Revolucio” Ricevis Kondamnon Verda Reto
- ↑ 5,0 5,1 汉语人名的世译
Antaŭe: | Ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko | Poste: | |
---|---|---|---|
1949–1976 | Hua Guofeng |