Zianon Pazniak
Zianon Pazniak (beloruse Зянон Станіслававіч Пазняк[a], ruse Зенон Станиславович Позняк, pole Zienon Stanisławowicz Pozniak; naskiĝis la 24-an de aprilo 1944 en Sobotniki (Hrodna regiono, ĉe la landlimo kun Litovio) estas belorusa arkeologo, politikisto kaj socia aganto, unu el gvidantoj de la belorusa nacia movado de la komenco de demokratiaj procesoj en Belorusio en 1988; fondinto de kontraŭkomunista kaj porsendependeca partio Belorusa Popola Fronto (Беларускі Народны Фронт, Bielaruski Narodni Front, BNF); malkovrinto de amasaj tomboj de la viktimoj de la soveta NKVD en Kurapaty; en la jaroj 1990–1996 parlamentano al Supera Konsilio de Belorusa SRR/Supera Konsilio de Belorusa Respubliko de la 12-a kadenco; prezidanto de Opozicio BNF – parlamenta frakcio BFL; aŭtoro de pluraj libroj kaj artikoloj pri historia kaj politika temaro, kaj ankaŭ versaĵoj; kandidato de la scio pri arto; de 1996 en emigracio.
Zianon Pazniak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1944 (80-jaraĝa) en Subotniki |
Lingvoj | belorusa |
Ŝtataneco | Belorusio Belorusa Soveta Socialisma Respubliko |
Alma mater | Belorusia Ŝtata Akademio de Arto |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Stanislau Pazniak (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto arthistoriisto arkeologo politikisto poeto publikigisto |
TTT | |
Retejo | http://pazniak.info/ |
Verkaro
redakti- Z. Paźniak, Biełaruska-rasiejskaja wajna = Belarus is an eastern outpost, Varsovio 2005. ISBN 9955-578-03-3. enkonduko en la angla (en formato PDF)
- Z. Paźniak, Ciażki czas. Kancepcyja nowaha Biełaruskaha Adradżennia (Malfacila tempo. Koncepto de la nova Belorusa Renaskiĝo), volumo 2, Artikoloj kaj materialoj (IV 1996–2002), Varsovio–Nov-Jorko–Vilno 2010, ISBN 9955-9337-5-5. (pole)
- Z. Paźniak, Deklaracyja – pierszy krok da niezależnaści (Deklaracio - la unua paŝo al sendependeco), Varsovio–Nov-Jorko–Vilno 2010. ISBN 978-9955-578-13-0. (pole)
Bibliografio
redakti- Kto jest kim w Białorusi (Kiu estas kiu en Belorusio), Centrum Naukowo-Analityczne "Białoruska Perspektywa" (Scienc-Analiza Centro "Belorusa Perspektivo"), Podlaski Instytut Wydawniczy (Podlaĥia Eldona Instituto), Bjalistoko 2000, p. 313, serio: Biblioteka Centrum Edukacji Obywatelskiej Polska – Białoruś (Biblioteko de la Centro de Civitana Edukado Pollando-Belorusio). ISBN 83-913780-0-4. (pole)
- Tadeusz Gawin: Polskie odrodzenie na Białorusi 1988–2005 (Pola Renaskiĝo en Belorusio 1988-2005), Wyższa Szkoła Administracji Publicznej im. Stanisława Staszica (Supera Lernejo de Publika Administracio je la nomo al Stanisław Staszic), Bjalistoko 2010, p. 406, serio: Monografioj, ISBN 978-83-60772-23-2 (pole)
Eksteraj ligiloj
redakti- Зянон Пазьняк, Незалежнасьць. Дэклярацыя палітычнай волі Arkivigite je 2018-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Sendependeco. Deklaracio de la politika volo.