La Zigzaga tigrardeo (Zebrilus undulatus) estas specio de birdo de la familio de Ardeedoj, kiu inkludas ankaŭ egretojn kaj botaŭrojn. Ĝi estas membro de la monotipa genro Zebrilus.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zigzaga tigrardeo
Zigzaga tigrardeo
Zigzaga tigrardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Zebrilus
Specio: Z. undulatus
Zebrilus undulatus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Peruo, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj. La Zigzaga tigrardeo estas specio de la tuta Amazona Baseno kaj ĉirkaŭaj teritorioj, nome oriente de Andoj kaj la apudaj areoj de la kvin najbaraj landoj de la okcidenta periferio, nome Kolombio, Venezuelo, Ekvadoro, Peruo, kaj Bolivio. La teritorio ne etendas tran la baseno de la rivero Orinoko de Venezuelo nordokcidente, dum ĉe sudoriento la teritorio ne etendas oriente de la baseno de la Tapajós.

Ĝi vivas surgrunde, borde de riveroj, rojoj kaj diversaj humidejoj en interno de arbaroj,[2] el marnivelo ĝis 800 m de altitudo.[3]

Aspekto redakti

 
Zigzaga tigrardeo

Ĝi estas specio 28 ĝis 30 cm longa kun pezo de 123 gr.[4] Ne estas seksa duformismo. La dorso estas malhelbruna kun nigreca strieco; la kolo kaj brusto estas brile sablokoloraj. La subaj partoj estas hele sablokoloraj, kun abunda makuleco kaj malhelbruna kaj nigra sur brusto kaj malpli densa makuleco ĉe ventro. Unuarangaj kaj vosto estas nigraj. La vosto havas 10 plumojn.[5] La akrapinta beko estas flaveca kaj estas hela brido ĉirkaŭokula.

Manĝo redakti

Ili manĝas malgrandajn fiŝojn kaj senvertebrulojn[5] kiujn ili trovas ĉe humida grundo, inter la foliaro de la arbaro aŭ ĉirkaŭ la flakoj kotecaj de neprofundaj marĉoj. Ĝi moviĝas saltete.[2]

Reproduktado redakti

La nesto estas cirkla platformo neprofunda, ĉirkaŭata de dorna bararo konstruita inter arboj aŭ arbustoj, inter 1 kaj 3 m super akvo. La ino demetas ŝajne nur unu blankan ovon.[5] Tio okazas ĉu izole ĉu ĉe aliaj ardeoj kiaj la Ruĝa tigrardeo.

Referencoj redakti

  1. Zigzag Heron (Zebrilus undulatus). The Internet Bird Collection. Alirita 27a oktobro 2011.
  2. 2,0 2,1 Socoí-zigue-zague; WikiAves.
  3. El Hococito; Damisela.
  4. Kushlan et al., S. 336
  5. 5,0 5,1 5,2 Zigzag Heron (Zebrilus undulatus); Planetofbirds.

Literaturo redakti

  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4

Eksteraj ligiloj redakti