Zimbabvo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Zimbabvo en la Olimpikoj jam unuafoje en 1928 partoprenis nome de Suda Rodezio, tiam post longa paŭzo revenis en 1960 per la nomo "Rodezio" nome de la Federacio de Rodezio kaj Njasalando (la nuna teritorio de nunaj Ŝtatoj Zimbabvo, Zambio kaj Malavio), kaj ankaŭ ĉeestis, lastfoje je la nomo Rodezio, en la somera Olimpiko 1964. Tiam sekvis 16 jaroj da diplomatiaj konfliktoj kun la Internacia Olimpika Komitato, ĝis sub la nuna nomo Zimbabvo ekde la jaro 1980 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis teamoj en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis zimbabvaj partoprenantoj.

La naĝistino Kirsty Coventry en 2004 kaj 2008 kontribuis pliajn 7 el la ĝis nun sume ok zimbabvaj medaloj.
La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte ok medalojn: Temas pri 3 oraj, 4 arĝentaj kaj bronza medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 79-an rangon. La unuan medalon, oran, jam en 1980 kontribuis la virina teamo de hokeo. La aliajn sep zimbabvajn medalojn kontribuis la naĝistino Kirsty Coventry en 2004 kaj 2008 - ekde 2018 ŝi servas kiel nacia ministro pri sporto.

Kunordigas la teamon la Zimbabva Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
la zimbabvaj velistoj David Butler kaj Chris Bevan en 1960
 
La unuan medalon, oran, jam en 1980 kontribuis la virina teamo de hokeo.