Zingerono

kemia kombinaĵo
Zingerono
zingerono
Plata kemia strukturo de la Zingerono
zingerono
Tridimensia kemia strukturo de la Zingerono
Zingerono estas ekstratata el la radikoj de la Zingiber Officinale en 1917, de la japana universitata profesoro Hiroshi Nomura.[1]
Ŝogaolo estas la nesaturita strukturo de la zingerono aldonita de molekulo de la heksano.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Vanilila acetono
  • 4-hidrokso-3-metokso-fenil-etil methyl ketono
Kemia formulo
C11H14O3
CAS-numero-kodo 122-48-5
ChemSpider kodo 28952
PubChem-kodo 31211
Merck Index 15
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj aŭ flavaj kristaloj kun pika odoro
Molmaso 194,227 g·mol-1
Denseco 1,111g cm−3[2]
Fandpunkto 41°C[3]
Bolpunkto 323°C
Refrakta indico  1,525
Ekflama temperaturo 123,7 °C
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 2580 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R26 R36
Sekureco S36/37/38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H303, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P304+340, P305+351+338, P405, P501[4]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Zingerono C11H14O3 estas vanililacetono estas kemia komponaĵo kun pika odoro trovata en plantoj de la genro Zingiber. Ĝi estas uzata kiel spicaĵo en la tuta mondo kaj kiel gustigilo en la nutro-industrio. Zingerono estas flaveca kristala solidaĵo, malmulte solvebla en akvo kaj solvebla en etero.

Kiam sintezita kaj gustumita, ĝi ne havas la karakterizan pikecon, sugestante ke la zingerono estas malkompona produkto antaŭ ol esti rekta fonto por la gusto de la zingibro. Zingerono estas simila laŭ la kemia strukturo al aliaj gustigaj kemiaĵoj tiaj kiaj vanilino kaj eŭgenolo. Ĝi estas uzata ankaŭ en kosmetikaĵo por enkonduki spicigajn aromojn. Freŝa zingibro ne enhavas zingeronon, sed ĝi estiĝas per kuirado aŭ sekado de la zingibra radiko, kiu kaŭzas reversan aldolan reakcion sur la zingerolo.

Proprecoj redakti

La ŝogaolo, kies baza strukturo estas la zingerono, estis unue izolita el la zingibraj radikoj en 1917 de Hiroshi Nomura, profesoro pri kemio en la Imperia Universitato de Tokio. Nomura nomis la kombinaĵon kaj identigis la empirian formulon de la zingerono en siaj esploroj en la laboratorio de la Agrikultura Kolegio.

Kiel ĉiuj kombinaĵoj de la zingibro, la zingerono posedas antioksidigajn proprecojn kaj inhibas la enzimojn kiuj produktas la oksidivan streson. Ĝi ankaŭ havas anti-tumorajn kaj anti-kancerajn proprecojn, kvankam tiuj studoj montriĝis bonfaraj nur eksperimente en la traktado de ulceroj kaj tumoroj en laboratorio.[5]

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

2  2 + 

Reakcio 2 redakti

  • Preparado de la "zingerolo" per interagado kun la heksanalo:

 +   

Literaturo redakti

Referencoj redakti