GÖRÖG Zita [Gorog ZIta] (naskiĝis la 27-an de septembro,1979 en Nagybátony, Hungario) estas hungara modelo, televida reprezentisto, spektakla gvidanto, aktorino.

Zita Görög
Persona informo
Naskonomo Göröcs Zita
Naskiĝo 27-an de septembro 1979 (1979-09-27) (44-jaraĝa)
en Nagybátony
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoromodelo • filmaktoro
vdr

Ŝi lernis dramon en Gramatika Lernejo Bródy Imre en Budapeŝto. Ŝi eklaboris kiel modelulino jam en aĝo de 18 ĉe mod-ŝoo de Agnes B. en Parizo kun Laetitia Casta. Ŝi laboris en 24 landoj kiel modelo, inter ili unu jaron en Usono, unu en Italio kaj duonjaron en Francio. Kiel modelo, ŝi laboris por Mont Blanc, Benetton, Vodafone, Nivea, Coppertone kaj Nissan. Ŝi donis modelon por Playboy, Cosmopolitan, Perfect 10, Elle, FHM, Anna, Brigitte, Glamour, kaj Vogue.

Ŝi estas gvidanto de televidaj spektakloj Cinematrix, kaj Megasztár, la tre populara hungara kantist(talent)-serĉa spektaklo (karaoke-ŝoo). Ŝi ludetis en filmoj Den Of Lions, Café In The Sky, kaj en hungaraj filmoj Pesti Harlem, Fej vagy írás kaj Az illúzió csapdájában.

Ŝi estas plej konata en Usono pro sia eta apero en la filmo Underworld kiel vampiro Amelia kaj Underworld:Evolution.

Eksteraj ligiloj redakti