Zoltán Boross (advokato)

biografio pri hungara advokato

Zoltán Boross [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boross Zoltán estis hungara advokato, muzeologo, framasono.

Zoltán Boross
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de novembro 1906(nun 1906-11-25)
en Hungario Rimaszécs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 24-an de januaro 1998
en Hungario Debrecen (Hungario)
Ŝtataneco Hungara reĝlandoĈeĥoslovakioHungario
Okupo
Okupo advokato • muzeologo • publikigisto
vdr

Zoltán Boross[1] naskiĝis la 25-an de novembro 1906 en Rimaszécs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Rimavská Seč en Slovakio), li mortis la 24-an de januaro 1998 en Debrecen (Hungario).

Biografio redakti

Zoltán Boross post Traktato de Trianon restis en la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio kiel ano de hungara minoritato. Li estis fondinta membro de hungara movado "Sarló" [ŝarlO] en 1928. Li akiris juran diplomon en universitato de Bratislavo en 1930. Li estis advokato-kandidato en Feledince, poste li akiris juĝistan-prokuroran diplomon en 1936 en Košice. Inter 1936-1945 li estis advokato kaj li defendis plej ofte hungarojn akuzitajn pro politikaj aferoj. Li estis ankaŭ framasono inter 1933–1938, krome li redaktis hungarlingvajn gazetojn en Ĉeĥoslovakio inter 1925–1938. Post la 2-a mondmilito li estis deportita al Hungario, li vivis en Földes, poste en Debrecen. Inter 1949 kaj 1967 li havis juran postenon en ŝtata entrepreno, poste li estis muzeologo ĝis 1990. Li fondis en la muzeo arkivon pri Sarló.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ez volt a Sarló (kunaŭtoro, 1978)
  • A Sarló emléktárgyak gyűjtése Debrecenben (1982)
  • A Sarló hatósugarában. Tanulmányok, cikkek, dokumentumok. (1988)
  • Gömörországi emlékeim (1996)

Fontoj redakti

Referencoj redakti