Zoltán Borsy
Zoltán Borsy [borŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borsy Zoltán estis hungara geografo, altlerneja instruisto.
Zoltán Borsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1926 en Debrecen |
Morto | 14-an de februaro 1997 (70-jaraĝa) en Debrecen |
Tombo | Debreceni köztemető (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1950) |
Okupo | |
Okupo | geografo universitata instruisto |
Zoltán Borsy[1] naskiĝis la 7-an de novembro 1926 en Debrecen, li mortis la 14-an de februaro 1997 en Debrecen.
Biografio
redaktiZoltán Borsy maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1945, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Debrecen en 1950. Li estis samloke asistanto (1950–1953), lektoro (1953–1963), docento (1963–1976), profesoro (1976–1996), katedrestro (1973–1991). Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1958, kandidatiĝis en 1961, doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1975. Li redaktis geografian revuon inter 1977–1995, li okupiĝis pri geografio de la Granda Hungara Ebenaĵo (ja tie li vivis). Li ricevis premiojn inter 1972-1993. Li edziĝis en 1952, lia edzino naskis 2 gefilojn.
Liaj disertaĵoj
redakti- A Nyírség természeti földrajza (1961)
- A futóhomok mozgásának törvényszerűségei és védekezés a szélerózió ellen (1974)
Elektitaj kontribuoj
redakti- Csillagászati földrajz (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1952)
- A Nyírség geomorfológiai kutatásának gyakorlati vonatkozású eredményei (1964)
- A változó világ (kunaŭtoro, lernolibro, 1972)
- Periodic Changes in Blownsand Migration in Hungary (1976)
- Csillagászati földrajz (kunaŭtoro, alia studenta lernolibro, 1980; 1986; 1987)
- Magyarország természeti földrajza (1988)
- Általános természetföldrajz (kunaŭtoro, sepfoje eldonita inter 1992-2007).