Zoltán Csipke [ĉipke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csipke Zoltán estis hungara apotekisto, kuracisto, profesoro.

Zoltán Csipke [1] naskiĝis la 26-an de julio 1899 en Szentes. Li mortis la 6-an de februaro 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Csipke praktikadis en apoteko en Nagyvárad, poste li batalis en la 1-a mondmilito. Li akiris farmacian diplomon en 1921, kuracistan diplomon en 1927. Li estis kunlaboranto de Miklós Matolcsy en Budapeŝto 12 jarojn. En 1930 li ricevis universitatan premion. En 1935 li estis nomumita privata profesoro, en 1942 titulara eksterordinara profesoro en Scienca Universitato Pázmány Péter. Ekde 1945 li estis gvidanto de universitata farmacia instituto. En 1952 li kandidatiĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A vénykészítés kézikönyve (1938)
  • Anyagismeret (1949)
  • Vénykészítés (1958) - studenta lernolibro

Fontoj redakti