Zoltán Fülöp (dekoraciisto)
Zoltán Fülöp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülöp Zoltán estis hungara dekoraciisto.
Zoltán Fülöp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fülöp Zoltán |
Naskiĝo | la 16-an de junio 1907 en ![]() |
Morto | la 4-an de novembro 1975 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | production designer |
Zoltán Fülöp [1] naskiĝis la 16-an de junio 1907 en Pécel, li mortis la 4-an de novembro 1975 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Zoltán Fülöp akiris diplomon en Industriarta Altlernejo, lia plej grava instruisto estis Gusztáv Oláh. Post siaj studoj li estis teatra dekoraciisto de Teatro Belvárosi. Inter 1928 kaj 1967 li apartenis al Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed li faris dekoraciojn ankaŭ al aliaj teatroj, eĉ en eksterlande (Milano, Moskvo, Novosibirsk). En 1967 li pensiuliĝis.
Li ricevis premion Kossuth en 1951, poste ankaŭ aliajn 2 premiojn.
Liaj elektitaj teatraj dekoraciojRedakti
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac
- Béla Bartók:
- A fából faragott királyfi
- A csodálatos mandarin
- A kékszakállú herceg vára
- Ludwig van Beethoven: Fidelio
- Ferenc Erkel: Bánk bán
- Richard Wagner:
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő
Liaj elektitaj filmaj dekoraciojRedakti
- Fény és árnyék (1943)
- Ludas Matyi (1949)
- Déryné (1951)
- A csodacsatár (1966)
Aliaj laborojRedakti
- A hölgy egy kissé bogaras (1938) - figuranto en la filmo
- A magyar opera és balettszcenika (1975) - kunredaktoro de la libro