Zoltán Fekete (agronomo)

agronomo

Zoltán Fekete, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Zoltán estis hungara agronomo, gimnazia kaj universitata instruisto. Lia patro estis Lajos Fekete (botanikisto).

Zoltán Fekete
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1911 (1911-03-31)
en Žarnovica
Morto 14-an de oktobro 1988 (1988-10-14) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj slovakagermanaanglafrancabulgararusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Zoltán Fekete
Parencoj Lajos Fekete
Okupo
Okupo akademiulo • geologo • inĝeniero-agronomo • ĝardenkulturisto
vdr

Zoltán Fekete [1] naskiĝis la 31-an de marto 1911 en Hungara reĝlando en Zsarnóca (nuntempa Žarnovica en Slovakio), li mortis la 9-an de novembro 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Fekete frekventis luteranan liceon en Sopron, antaŭ la abituriento li lernis jaron en kolegio en Londono. Post la abituriento li estis soldato jaron, li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1935. En la sama jaro li doktoriĝis, poste li instruis 2 jarojn en gimnazio de Orosháza. En 1936 li edziĝis. Inter 1937 kaj 1941 li estis asistanto en la menciita universitato, poste li instruis en Ekonomia Altlernejo de Keszthely. Pro la 2-a mondmilito interrompoj okazis pro oftaj soldatiĝoj. En 1949 li estis nomumita katedrestro en Ĝardenkultura Universitato en Budapeŝto, kie li okupiĝis multe pri la grundoj. En 1952 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En la lernojaro 1950 li estis dekano. Li pensiuliĝis en 1976. Li ricevis premiojn en 1970 kaj 1977.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Orosháza talaja (1936)
  • Hazai komplex talajvédelem kérdései (1954) - kun aliaj
  • Kertészeti ültetvények talajvédelme (1967)
  • Különleges szempontok egy homokháti táj környezetvédelme (1973)
  • Talajvédelmi művelési módok hatása a talaj néhány kémiai tulajdonságának változására Budaörsön (1980)

Fontoj redakti